From Wikipedia, the free encyclopedia
La Blumaska jakutingo aŭ Trinidada jakutingo (Pipile pipile) estas kokoforma birdo de la familio de la Kracedoj (sama familio de la Jakuoj, Ĉaĉalakoj kaj Mutuoj) kaj apartenas al la kvarspecia genro Pipileo (latine Pipile). De la kvar specioj de tiu genro la Blumaska jakutingo estas la plej minacata. Tiu specio loĝas en Trinidado kaj alproksimiĝas al formorto. Malsimile al la aliaj specioj de la genro Pipile, kiuj havas blankan vangon kaj ruĝan mentonsakon, la Blumaska jakutingo havas bluajn vangojn kaj mentonsakon.
Blumaska jakutingo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pipile pipile | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
CR | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Blumaska jakutingo estas mezgranda kracedo, 60 cm longa, kaj simila laŭ ĝenerala aspekto al meleagro, kun fajnaj koloj kaj malgrandaj kapoj. Ili estas arboloĝantaj birdoj, kaj la nesto estas konstruita en arbo. La ino demetas tri grandajn blankajn ovojn, kiujn la ino sole kovas. Tiu specio manĝas fruktojn kaj berojn.
Pipile pipile estas ĉefe nigra kun purpura brilo. La granda kresto estas nigreca, kun blankaj bordoj, kaj estas ankaŭ grandaj blankaj flugilmakuloj. La nuda vizaĝo kaj la brido estas bluaj, dum la kruroj estas ruĝaj.
La voĉo de la Trinidada jakuo estas delikata pepado. La flugiloj zumas dumfluge.
Informoj konfirmasm ke alia blubrida specio, nome la Blankamaska jakutingo, estas la plej proksima vivanta parenco de la Trinidada jakutingo. Interese, la samaj informoj sugestas, ke tiuj diverĝis antaŭ ĉirkaŭ 400.000 jaroj almenaŭ, eble ĝis 1.6 mj, dum Trinidado estis insulo nur ekde la fino de la lasta glaciepoko. Tio indikas, ke la Trinidada jakutingo evoluis en kontinenta Sudameriko, kaj iris al sia relikva insula teritorio en pli ĵusaj tempoj. La holotipo de tiu specio estis supozite kolektita en la regiono de la "Orinoko ĉe Cumaná" (del Hoyo 1994a,b). Tiu loko estis kutime konsiderita erara. Tamen, ĉar ĝi indikas areon ĉe la kontiento iom ĉe Trinidado, ĝi povus fakte esti ĝusta kaj indikus, ke la Trinidada jakutingo ne estus formortinta el Venezuelo ĝis ĉirkaŭ 1800. En Sudameriko, la formo cumanensis havas verdecan brilon ĉe plumaro, blankajn vizaĝon kaj kreston, bluan bridon, cujubi havas bluan vizaĝon kaj ruĝan bridon, kaj jacutinga havas nigran vizaĝon kaj ruĝan bridon."
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.