birdo From Wikipedia, the free encyclopedia
La Pintvosta apuso aŭ Blankgorĝa hirundapuso (Hirundapus caudacutus), estas granda apuso. Ĝi estas la plej rapida birdo de ties speco, per forta flugilfrapo, kapabla flugi je 170 km/h, pli rapide ol aliaj apusoj.
Pintvosta apuso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Hirundapus caudacutus (Latham, 1802) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Sinonimoj | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiuj birdoj havas tre mallongajn krurojn kiujn ili uzas nur por alkroĉi sin al vertikalaj surfacoj. Ili konstruas siajn nestojn en rokofendoj de klifoj aŭ arbotruoj. Ili neniam surterigas volonte surgrunde (ĉar ili ne povus poste ekflugi) kaj pasas plej parton de siaj vivoj en aero dumfluge, manĝante insektojn kiujn ili prenas per siaj bekoj (etaj sed malgrande apertantaj).
Tiuj apusoj reproduktiĝas en rokaj montetoj de centra Azio kaj suda Siberio. Tiu specio estas migranta, kaj vintras sude en Aŭstralio. Ĝi estas rara vaganto en okcidenta Eŭropo, sed ĝi estis vidata tiom okcidente kiom ĉe Norvegio, Svedio kaj Britio.
La Pintvosta apuso aŭ Blankgorĝa hirundapuso estas granda birdo, simila laŭ grando al la Alpa apuso, sed diferenca, pli diketa. Ĝi estas nigra escepte pro la blanka gorĝo, kio nomigas la specion, blanka subvosto, kiu etendiĝas al la flankoj, kaj iom pli palbruna dorso.
La Pintvosta apuso ene de la genro Hirundapus ricevas tiun nomon pro la pinta fino de la vosto, kiu ne estas forkoforma kien en la tipaj apusoj de la genro Apus.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.