From Wikipedia, the free encyclopedia
Pingdingŝano aŭ Pingdingshan (ĉine 平顶山, pinjine: Píngdǐngshān) estas urbo kaj prefektujo (do formale "urbo je nivelo de prefektujo") en la provinco Henano de la Ĉina Popola Respubliko. Ĝi situas en la centro de la provinco, kaj estas la dua plej grava urbo por terkarbo-minado en la lando. Ĝi estas ankaŭ grava industriurbo, kun ekonomia bazo en elektronika kaj kemia manufakturo. La nomo Pingdingshan signifas plataĵo, ĉar la urbo situas apud monto kun plata supro. La urbo mem estas metropolo laŭ la loĝantaronombro.
Pingdingŝano | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
departemento-ranga urbo urbego vd | |||||
Administrado | |||||
Lando | Ĉinio | ||||
Provinco | Henano | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 467000 | ||||
Aŭtokodo | 豫D | ||||
Kodo laŭ | 0375 | ||||
Retpaĝaro | http://www.pds.gov.cn | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Deng Yongjian | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 5 200 000 (tuta prefektujo) | ||||
Loĝdenso | 659,7 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 33° 44′ N, 113° 18′ O (mapo)33.733333333333113.3 | ||||
Areo | 7 882 km² (788 200 ha) | ||||
Horzono | UTC +8 | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Pingdingshan [+] | |||||
Pingdingŝano fondiĝis en 1957 kaj iĝis urbo en 1964. Ĝia loko en la mezo de la provinco kaj apud la urboj Ĝengĝoŭo kaj Lŭojango garantias ankoraŭ rapidan kreskadon, kaj tiel ĝi fariĝas ĉiam pli grava komerca kaj industria centro.
Pindingŝano havas loĝantaron de 5,2 milionoj (en la tuta prefektujo) en ĝia 4 urbodistriktoj, 4 subprefektujoj kaj 2 trianivelaj urboj.
Le ekonomio de Pingdingŝano estas superregata de terkarbo, manufakturo, kaj rilataj industrioj, Ĝi estas lastatempe inter la 20 plej rapidaj kreskantaj urboj en Ĉinio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.