urbo en Rusio From Wikipedia, the free encyclopedia
Permjo (ruse Пермь; aliaj eblaj esperantigoj: Perm, Permj) estas rusia urbo en meza Uralo situanta ĉe la rivero Kama; ĉefurbo de Permja regiono. Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 1 027 153 loĝantoj sur areo de 799,68 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 284 loĝantoj/km².
Permjo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
milionurbo (2012–) plej granda urbo (2005–) milionurbo (1979–2004) plej granda urbo (1938–2005) urbego (1926–) urbo (1781 (Julia)–) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Rusia Federacio | ||||
Regiono | Ĉevolga federacia regiono | ||||
Provinco | Ŝablono:Permja provinco | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 614000–614999 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 027 153 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 284 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 58° 1′ N, 56° 15′ O (mapo)58.01388888888956.248888888889 [+] | ||||
Alto | 171 m [+] | ||||
Areo | 799,68 km² (79 968 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+05:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Perm, Russia [+] | |||||
| |||||
Unu el la plej antikvaj loĝlokoj sur la loko de moderna Permjo estis la vilaĝo Jagoŝiĥa aŭ Brjuĥanovo ĉe la rivero Jagoŝiĥa. Ĝi estis unue menciita en la censa libro de vojevodo Prokopij Jelizarov en la jaro 1647. Laŭ censo de jaro 1687 en Jagoŝiĥa estis sep domoj kaj "28 personoj maskla, precipe de familioj Brjuĥanov, Verĥolancev kaj Fedotov".
En 1723 tie estis fondita Jagoŝiĥa kuprofandanta uzino de Vasilij Tatiŝĉev. Poste, en 1781, vilaĝo Jagoŝiĥa iĝis urbo Permjo. En Permjo troviĝis la ĉefadministrado de uralaj fabrikoj. Komence de la 19-a jarcento Permjo fariĝis ĉefa riverhaveno.
La urbo antaŭe estis nomita kiel:
Moskeo de Permjo. En la soveta tempo multe da laboroj estis farita de punlaboristoj tra la 170 gulago-koncentrejoj. Nur unu el tiuj (Perm-36) estis konservita kaj servis kiel ekzilejo por disidentoj ĝis la 1980-aj jaroj kaj nun estas vizitebla[1].
La interurba telefona kodo estas 342, la enurbaj telefonnumeroj estas sepciferaj (en jaro 2006).
Ekonomio de la urbo baziĝas sur la grandindustrio, brulindustrio kaj ĥemia industrio. Fabrikoj de Permjo produktadas aviadan teĥnikon, raketan kaj kosman teĥnikon.
Arbo-reciklada industrio estas ankaŭ disvolvigita. En la urbo estas fervoja stacio kaj flughaveno.
Nun en Perm mankas oficiala Esperanto-klubo, sed funkcias neregistrita kaj sennoma grupo de geesperantistoj. Tamen dum multaj jaroj en la urbo ekzistis Perma Esperanto-klubo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.