Perálec
municipo en la distrikto Chrudim de Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
municipo en la distrikto Chrudim de Ĉeĥio From Wikipedia, the free encyclopedia
Municipo Perálec situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Chrudim, apud la ŝoseo n-ro 358 el Slatiňany al Litomyšl, respektive el Skuteč al Nové Hrady, proksimume 8 kilometrojn oriente de Skuteč kaj 20 km okcidente de la urbo Litomyšl. Vivas ĉi tie 257 loĝantoj (2024).
Perálec | |||
municipo | |||
Preĝejo de sankta Johano Baptisto | |||
|
|||
Oficiala nomo: Perálec | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Chrudim | ||
Administra municipo | Skuteč | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro, Fera montaro | ||
Situo | Perálec | ||
- alteco | 477 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 49′ 37″ N 16° 04′ 48″ O (mapo) | ||
Katastro | 4,56 km² (456 ha) Perálec | ||
Loĝantaro | 257 (2024) | ||
Denseco | 56,36 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1349 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 539 44 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0531 | ||
NUTS 5 | CZ0531 572004 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Perálec | |||
Retpaĝo: www.peralec.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Hluboká, Proseč, Skuteč kaj Zderaz.
Parto de Biblio de Diablo, kiu estis skribita en la monaĥejo Podlažice, estas nekrologo kun nomoj de monaĥej-favorantoj. Inter tiuj en la plej malnova tavolo de mortintoj, post la jaro 1160, estas nomataj ankaŭ nobeluloj Perare kaj Kutru, kiuj sendube estis fondintoj de vilaĝoj Perálec kaj Kutřín. Fine de la 18-a jarcento reformoj de Maria Teresia kaj Jozefo la 2-a mildigis feŭdan subpremon. Tio okaziĝis, krom aliaj, en fondado de vilaĝaj lernejoj kun la ĉeĥa instrulingvo. En Perálec estis en tiu tempo nove fondita lernejo, kiun vizitadis ankaŭ infanoj el Kutřín kaj Zderaz.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 496 |
1880 | 543 |
1890 | 513 |
1900 | 512 |
1910 | 522 |
1921 | 481 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 460 |
1950 | 365 |
1961 | 342 |
1970 | 317 |
1980 | 267 |
1991 | 247 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 251 |
2011 | 234 |
2014 | 242 |
2016 | 234 |
2017 | 244 |
2018 | 249 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 246 |
2020 | 241 |
2021 | 240 |
2022 | 243 |
2023 | 257 |
2024 | 257 |
En Perálec troviĝas la plej malnova preĝejo en tiu ĉi regiono, preĝejo de Sankta Johano Baptisto. Ĝi estis konsekrita en la jaro 1321, en la jaroj 1350 - 1620 ĝi estis paroĥa preĝejo kaj ĝis la jaro 1737 filia de Skuteč kaj de tiu jaro filia de Rychmbuk.
En la jaro 1765 ĝi estis barokigita, sed la presbiterejo kaj portalo sur norda flanko estas originaj. La preĝejo estas ununava kun kvinlatere fermita presbiterejo, sakristio kaj prisma turo estas sur norda flanko, ŝtuparo en okcidenta flanko de la navo. La presbiterejo estas kruce volbita, sankta ŝranko estas pintarka. Portaleto el presbiterejo gvidas al barele volbita sakristio. Triumfa pintarko havas hakitan embrazuron. La navo havas platan plafonon kaj sur la suda flanko pintarkan portalon. En la preĝejo estis malkovritaj gotikaj muraj pentraĵoj el la 1-a duono de 14-a jarcento.
La ĉefaltaro kun figuraj lignoskulptaĵoj kaj akantoj estas el la komenco de 18-a jarcento, bildo de Bapto en Jordano estas el la 19-a jarcento, la predikejon ornamas reliefo de Bona paŝtisto el la jaro 1747, lignoskulptaĵo de Sankta Maria en presbiterejo estas el la fino de 17-a jarcento kaj krucifikso en subturejo el la 18-a jarcento.
La preĝejo, tombejo kaj ĉirkaŭanta muro estas en listo de nemoveblaj kulturaj memorindaĵoj.
En la jaro 1901, komence de la nova jarcento estis en Kutřín konstruita jubilea kapelo de la Plejsankta koro de la Sinjoro Jezuo kun kampanileto. Iniciatinto de la konstruo estis ĉi tiea naskiĝinto, emerita paroĥestro de Dohalice moŝta sinjoro Jan Macháček, kiu ankaŭ portis grandan parton de la konstruelspezoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.