From Wikipedia, the free encyclopedia
Penagos [PeNAgos] estas municipo en norda Kantabrio, Hispanio, en la Komarko Santandero.
Penagos | |||
---|---|---|---|
municipality of Cantabria (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 39... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 244 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 71 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 43° 20′ N, 3° 48′ U (mapo)43.337777777778-3.8080555555556 [+] | ||
Alto | 134 m [+] | ||
Areo | 31,67 km² (3 167 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Penagos [+] | |||
Ĝi limas norde kun Villaescusa, oriente kun Liérganes kaj sude kaj okcidente kun Santa María de Cayón.
Ĝi estas ĉe la suda deklivo de Peña Cabarga, kaj parto de ties teritorio formas la Naturparkon Cabárceno, kies instalado rekuperis medion tre degradita pro minado, en kiu pli ol mil naturaj bestoj el kvin kontinentoj kunvivas en duonlibereco. Tra la municipo iras la ŝoseo N-634 kaj sektoro de la elektra linio alttensia Soto de Ribera (Asturio)-Güeñes (Biskajo).
Por areo de 31,67 km² estas 2 168 loĝantoj (laŭ censo de 2021). La 2 168 loĝantoj (2010) estas distribuataj en jenaj loĝlokoj: Arenal, Cabárceno, Llanos, Penagos (ĉefurbo) kaj Sobarzo.
Penagos kreskiĝis en la lastaj lastaj jaroj, ĉar la municipo estas ene de la ĉirkaŭurbaro de Santandero kaj ties loĝejoj estas pli malmultekostaj. Tamen antaŭe perdis loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento.
1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1980 | 1990 | 2000 | 2010 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1746 | 1974 | 2565 | 2650 | 2563 | 2352 | 2191 | 2059 | 1953 | 1819 | 1633 | 1833 |
Fonto: INE
Alfonso la 8-a de Kastilio dankema pro ricevita helpo en la fama Batalo de las Navas de Tolosa, en 1212 havigis al la loko honoran titolon Real y Leal Valle. En kroniko de 1342 pri Alfonso la 11-a de Kastilio simile oni registris helpon por la Batalo de Salado. Filipo la 5-a kaj poste Fernando la 6-a en 1717 havigis al la loko honoran titolon Fiel (fidela), kio liberigis ĝin el salimposto, tiam tro alta. En 1778 Penagos estis unu de la Naŭ Valoj kiuj formis la Provincon Kantabrion kaj en 1822 iĝis moderna municipo.
Ĉirkaŭ 17,8 % de la laboristaro de la municipo dediĉas sin al la unuaranga sektoro, 10,5 % al la konstruado, 24,2 % al industrio kaj 47,6 % al triaranga sektoro, kiu hegemonias. En la municipo la dungiteco estas de 48,4 % kaj sendungeco de 9,8 %, dum averaĝoj en Kantabrio estas ĉirkaŭ 52,5 % kaj 14,2 % respektive.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Georgo, Havaĵo de Loka Intereso, kaj la ponto super Búmbaro, en Llanos. En la foto de la tabelo videblas ludejo de tradicia kegloludo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.