From Wikipedia, the free encyclopedia
La Pekina Olimpika Parko (en simpligita ĉina: 北京奥林匹克公园; en tradicia ĉina: 北京奧林匹克公園; en pinjino: Běijīng Àolínpǐkè Gōngyuán; laŭvorte 'Pekina Olimpika Parko'; en angla Olympic Green) estas Olimpika Parko en Ĉaoĝang Distrikto, Pekino, Ĉinio, konstruita por la Somera Olimpiko 2008. Ekde tiam, la stratoj ĉirkaŭ la parko estis uzataj kiel urba kurejo de FIA GT1 Monda Ĉampioneco en 2011, same kiel kurado ĉe Goldenport Park Circuit en la proksimeco. Ĝi servis denove kiel Olimpika Parko en la Vintra Olimpiko 2022.
Ĝi enhavas diversajn stadionojn el kiu plej elstaras la Nacia stadiono de Pekino, sportejojn, la olimpikan vilaĝon, kaj teknikajn kaj komunikadajn instalaĵojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.