ĉefministro de Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Pedro SÁNCHEZ PÉREZ-CASTEJÓN (naskiĝis la 29-an de februaro 1972 en Madrido), populare kaj ekster Hispanlingvio ofte mallongigata Pedro Sánchez, estas hispana socialista politikisto.
Pedro Sánchez instruis ekonomikon en la privata madrida altlernejo Universidad Camilo José Cela.
Li estas ĝenerala sekretario de la politika partio Partido Socialista Obrero Español (Hispana Laborista Socialista Partio).
Ekde la 2-a de junio 2018 li estas ĉefministro de Hispanio post decido de la Kongreso de Deputitoj (Hispana Parlamento) en la 7-a de januaro 2020. Li estris la unuan registaron kun ministroj el diversaj partioj por la unua fojo post 40 jaroj da diktaturo kaj 40 jaroj da demokratio.[1]
Post la balotoj de 2023, li restis provizore kiel prezidanto de la registaro, dum oni studis diversajn formojn de koalicio. Finfine la 16an de novembro 2023, spite al tumutlaj protestoj de kaj dekstruloj kaj ekstremdekstruloj, Pedro Sánchez atingis absolutan majoritaton en la parlamento kaj estis elektita nova prezidento por kvar jaroj. La 17an de novembro li ĵuris sian postenon antaŭ la reĝo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.