From Wikipedia, the free encyclopedia
Pedro-Rodríguez [PEdro roDRIgez] estas municipo en la nordo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco. Pedro Rodríguez estas nomo de iama loĝanto aŭ posedanto.
Pedro-Rodríguez | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05165 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 135 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 56′ N, 4° 47′ U (mapo)40.936944444444-4.785 [+] | ||
Alto | 879 m [+] | ||
Areo | 14 km² (1 400 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pedro-Rodríguez [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 14,08 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 135 loĝantojn. Ĝi perdis 330 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 17 km de Arévalo, komarka ĉefurbo.
Ĝi limas kun Tiñosillos, San Vicente de Arévalo, Cabizuela, El Bohodón kaj Cabezas de Alambre. Je 1 km fluas la rivero Arevalillo.
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Plej frua mencio estas de 1250. De pasinteco restas preĝejo kun mudeĥara absido kaj retablo de la 16-a jarcento kaj ruinoj de muelejo.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.