From Wikipedia, the free encyclopedia
Paroĥestro, el la popola greka πάροχος, ĝenerale estas sacerdoto kiun la kristana episkopo sendas pastre regi porcion de la kristana komunumo kiun la kanona juro (ne nur katolika) nomas «paroĥo». La aŭtoritato de la paroĥestro dependas el tiu de la episkopo: fakte li estas sendita por realigi la celojn kiujn la episkopo elektas por sia diocezo. Tiu jura paroĥestra figuro distingiĝas el tiu de la vikario kiu estas, ĝenerale dirite, anstataŭanto de la paroĥestro aŭ lia helpanto (Foje tiu koncepto-situacio estas esprimata per la vortoj «ekonomo», intendanto kaj similsencaj).
En la Katolika Eklezio, foje paroĥestro tenas kelke da jurisdikcio sur limantaj paroĥoj, unuigitaj en «pastradaj unioj» (kies nomoj varias de diocezo al diocezo), aŭ respondece estas kanoniko de kapitulo. Tio okazas nur pro la delego de la episkopo.
Hodiaŭ ne raras ke diversaj paroĥoj asociigitaj havas diversajn pastrojn, kie nur unu estas la paroĥestroj dum la aliaj vikarie respondecas en la najbaraj preĝejoj.
Nomoj kaj funkcioj samas ofte en la organizado de diversaj kristanaj eklezioj, kiel en la anglikana kaj protestantaj.
La vorto el la antikva greka πάροικος (pàroikos), siavice kunmetaĵo de παρà οἰκεω (parà oikéo), nome «loĝi apude, loĝi ĉirkaŭe», helpas difini la funkcion de la parokestro: pastre resti apude de teritoria kristana komunumo ĉar la episkopo, respondeca sendito de Kristo ĉar posteulo de la apostoloj, estas fora en la urba katedralo kaj ne povas atingi ĉiujn.
La institucio, fakte, de paroĥestro naskiĝis samtempe kun la paroĥo, kun la disvastiĝo de kristanismo en la kamparaj komunumoj: tiam necesis establi novajn preĝejojn («Pieve» (Paroĥa ĉefpreĝejo), en la itala).
Por la Katolika Eklezio la ofico de paroĥestro estas normata de la Codex Iuris Canonici (Kodo de kanona juro) ĉe la kanonoj 519-534. La kanono 519 situigas la paroĥestran oficon en la kunteksto de eklezia vivo: «La paroĥestro estas la paŝtisto de la konfidita paroĥo, praktikanta la pastoralan zorgon de tiu komunumo sub la aŭtoritato de la dioceza episkopo, kun kiu li estas alvokata partopreni en la zorgo de Kristo, por plenumi avantaĝe de la komunumo la taskojn de instruado, sanktigado kaj direktado ankaŭ kun la kunlaboro de aliaj pastroj aŭ diakonoj kaj de laikaj fideluloj laŭnorme de la kanona juro».
Laŭ la sama jurkodo, pastro povas esti paroĥestre taskita ankaŭ laŭ limigita tempo. Foje paroĥestro povas regi diasporan paroĥon, nome disvolvi sian oficon nur por certa etna grupo dise loĝanta en diversaj teritorioj (persona paroĥo). Laŭ la inspiroj de la Dua Vatikana Koncilio ankaŭ paroĥestro estas devigata, ĉe kelkaj diocezoj aŭ (ĉe aliaj) urĝata, demisii kiam la maljunaĝo atingas la 75 jarojn.
En la medio de nekatolikaj konfesioj, la paroĥestre funkcianto estas nomata Pastoro.
La paroĥestro havas multajn taskojn; sed ili sufiĉe povas malsami laŭ la eklezioj.
Jen por la ĝenerala publiko skizo de la ĉefaj taskoj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.