kantono en Luiziano, Usono, historie nomata 'paroĥo' From Wikipedia, the free encyclopedia
La paroĥo Catahoula - angle Catahoula Parish, france Paroisse de Catahoula - estas civila paroĥo de Usono en la subŝtato Luiziano, komparebla al usona kantono. La administra centro estas la vilaĝo Harrisonburg (kun loĝantaro de malpli ol 400 homoj), kvankam pli da personoj vivas en la urbeto Jonesville (kun loĝantaro de pli ol 2000 homoj). La paroĥo estis fondita la 30-an de novembro 1807. Iom pli ol jarcenton poste, en 1908 la okcidenta parto estis apartigita kaj baptiĝis paroĥo La Salle.
Laŭ la stato de la jaro 2020 en la paroĥo vivis 8 906 personoj sur areo de 1 915 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 loĝantoj/km².
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.