From Wikipedia, the free encyclopedia
Palmapusoj estas ĉefe la birdoj de Cypsiurus, genro de la familio de apusedoj, kvankam oni povas nomi tiele ankaŭ la birdojn de similajn genrojn Tachornis kaj Panyptila ene de la sama tribo aŭ subfamilio Apodini aŭ tipaj apusoj. Ili nomiĝas palmapusoj, ĉar asociiĝas al palmoj.
Palmapusoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Afrika palmapuso | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
En la genro Cypsiurus estas du specioj, nome
Tiuj tre similaj specioj estis iam konsiderataj samspecifa.
Ili havas ĉefe palbrunan plumaron kaj longajn reenkurbajn flugilojn kiuj aspektas kvazaŭ duonluno aŭ bumerango. La korpo estas svelta, kaj la vosto estas longa kaj tre forkoforma, kvankam ĝi estas kutime tre fermita. Ambaŭ seksoj estas similaj, kaj la junuloj diferenciĝas el plenkreskuloj ĉefe pro siaj mallongaj vostoj. Palmapusoj havas tre mallongajn krurojn kiujn ili uzas nur por pendigi sin el vertikalaj surfacoj, ĉar apusoj neniam surterigas volonte surgrunden.
Tiuj apusoj pasas plej parton de siaj vivoj en aero, manĝante flugantajn insektojn. Palmapusoj ofte manĝas ĉe la grundo, kaj trinkas dumfluge.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.