From Wikipedia, the free encyclopedia
La termino "Palestina rifuĝinto" origine aludis al kaj Araboj kaj Judoj kies normalaj loĝlokoj estis en in Brita Palestino sed estis translokigitaj pro la perdo de siaj loĝejoj kiel rezulto de Palestina milito de 1948.[1] Evidente laŭlonge de la jaroj, ĉar la evoluo de la diversaj militoj estis pli kaj pli malfavoraj al araboj, la termino referencas ĉefe al araboj kaj ne tiom al judoj.
La difino de la koncerna agentejo por Palestinaj rifuĝintoj de Unuiĝintaj Nacioj de la termino aludas al gepatraliniaj descendantoj de la originaj "Palestinaj rifuĝintoj", sed limigite al personoj loĝantaj en la areoj de funkciado de tiu agentejo UNRWA en la Palestinaj teritorioj, Libano, Jordanio kaj Sirio.[1][2]
En 2012, estis ĉirkaŭkalkulitaj 4,950,000 registritaj gepatraliniaj descendantoj de la originaj "Palestinaj rifuĝintoj",[2] baze sur la registropostuloj de la UNRWA,[3][4][5][6] el kiuj ĉirkaŭkalkulitaj 1.5 milionoj loĝis en kampadejoj de UNRWA.[7] La nombro de originaj rifuĝintoj "kiu kongruas kun la kriterioj de Palestinaj rifuĝintoj ĉe UNRWA" estis 711,000 en 1950[8] el kiuj proksimume 30,000–50,000 estis ankoraŭ vivaj en 2012.[9]
Dum la Palestina milito de 1948, ĉirkaŭ 85% (720,000 personoj) el la Palestina Araba loĝantaro de kio iĝis Israelo estis elpelitaj el siaj hejmoj, al Cisjordanio, la Gaza Sektoro, kaj al la landoj Libano, Sirio kaj Jordanio.[10][11] Ili, kaj ties descendantoj, kiuj estis same registritaj, estis iel helpitaj de UNWRA en 59 registritaj kampadejoj, 10 el kiuj estis establitaj post la rezultoj de la Sestaga Milito en 1967 por la novaj Palestinaj rifuĝintoj.[12] Temas pri la nuraj rifuĝintoj en la mondo kiuj estas ĉefe heredaj, inklude neregistritaj, translokigitaj personoj kaj descendantoj de rifuĝintoj, la Palestinarabaj rifuĝintoj kaj translokigita loĝantaro kreskiĝis ĝis esti la dua plej granda en la mondo,[13] post ĉirkaŭkalkulitaj 11,000,000 da Sirianoj translokigitaj pro la Siria Enlanda Milito. Ili estas ankaŭ la plej antikva nesetlita loĝantaro de rifuĝintoj en la mondo, kiu estis sub la konstanta regado de arabaj ŝtatoj post la Palestina milito de 1948, krome de loĝantaro de Cisjordanio sub israela regado ekde la Sestaga Milito, kaj de Gaza Sektoro administrata de la Islama Rezistomovado (Hamas) ekde 2007. Ŝtataneco aŭ laŭleĝa rezideco en gastaj landoj estis ofte malpermesata en Libano kie la akcepto de Palestinanoj estus rompinta la delikatan laŭreligian ekvilibron, sed estas atingebla en Jordanio kie proksimume 40% el la Palestinaj rifuĝintoj registritaj de UNWRA estis akirintaj plenajn ŝtatanecajn rajtojn.[14][15]
La 11an de Decembro 1948, la Ĝenerala Asembleo de UN per la Rezolucio 194, Artikolo 11 solvis ke la rifuĝintoj kiuj deziras "loĝi pace kun siaj najbaroj .. estu rajtigitaj" reveni al siaj hejmoj je "plej frua praktikebla dato"[16][17]. Tio formis bazon por la Palestina politika postulo por 'Palestiniana rajto al reveno'.
Sendependa enketo en 2003 ĉe la Palestina loĝantaro de Gaza, Cisjordanio, Jordanio kaj Libano montris ke majoritato (54%) akceptus financan kompenson kaj lokon por loĝi en Cisjordanio aŭ Gaza anstataŭ reveni al la sama loko en nuntempa Israelo kie ili aŭ iliaj prauloj estis loĝantaj (tiu eblo setlado estas observata en la Rezolucio 194). Nur 10% diris ke ili loĝus en Israelo ricevinte tiun rajton[18].
(franca) Abdelwahab Meddeb kaj Benjamin Stora, "Histoires des relations entre juifs et musulmans, des origines à nos jours" (Historio de la rilatoj inter judoj kaj islamanoj, de la originoj ĝis hodiaŭ)[19], Parizo, eld. Albin Michel, 2013, 1145 p., ISBN 978-2-226-24851-0.
Tovy, Jacob (2014). Israel and the Palestinian Refugee Issue: The Formulation of a Policy, 1948 - 1956. Routledge.
Bowker, Robert P. G. (2003). Palestinian Refugees: Mythology, Identity, and the Search for Peace. Lynne Rienner Publishers. ISBN 1-58826-202-2
Esber, Rosemarie M. (2008) Under the Cover of War: the Zionist Expulsion of the Palestinians. Arabicus Books & Media ISBN 978-0-9815131-7-1
Gelber, Yoav (2006). Palestine 1948. Sussex Academic Press. ISBN 1-84519-075-0.
Gerson, Allan (1978). Israel, the West Bank and International Law. Routledge. ISBN 0-7146-3091-8
McDowall, David (1989). Palestine and Israel: The Uprising and Beyond. I.B.Tauris. ISBN 1-85043-289-9.
Morris, Benny (2003). The Birth of the Palestinian Refugee Problem Revisited. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-00967-7
Morris, Benny, 1948: A History of the First Arab-Israeli War, (2009) Yale University Press. ISBN 978-0-300-15112-1
Reiter, Yitzhak, National Minority, Regional Majority: Palestinian Arabs Versus Jews in Israel (Syracuse Studies on Peace and Conflict Resolution), (2009) Syracuse Univ Press (Sd). ISBN 978-0-8156-3230-6
Pappe, Ilan (2006). The Ethnic Cleansing of Palestine, London and New York: Oneworld, 2006. ISBN 1-85168-467-0
Segev, Tom (2007) 1967 Israel, The War and the Year that Transformed the Middle East Little Brown ISBN 978-0-316-72478-4
Seliktar, Ofira (2002). Divided We Stand: American Jews, Israel, and the Peace Process. Praeger/Greenwood. ISBN 0-275-97408-1
UNRWA Palestinian refugee statistics
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.