From Wikipedia, the free encyclopedia
Palaco de Artoj (hungare Művészetek Palotája) estas kultura centro en Budapeŝto laŭ Danubo apud Nacia Teatro (Budapeŝto). Tie estas teatro, koncertejo kaj muzeo pretiĝinta en 2005. Post unu jaro la konstruaĵo ricevis internacian premion. Sur la premio videbla ĉe la enirejo estas surskribo: "La Palaco de Artoj estas la plej bona kultura instalaĵo de la mondo". La arkitekto estis Gábor Zoboki.
Palaco de Artoj | |||
---|---|---|---|
arta muzeo koncerta domo teatrejo | |||
Lando | Hungario vd | ||
Situo | Ferencváros | ||
Arkitekto(j) | Gábor Zoboki vd | ||
Estiĝo | 2002 | ||
Malfermo | 14-a de marto 2005 | ||
Koordinatoj | 47° 28′ 10″ N, 19° 4′ 18″ O (mapo)47.4694444419.07166667 | ||
| |||
Retpaĝo | https://www.mupa.hu/ | ||
Ekstere la konstruaĵo estas simpla (la Nacia Teatro estas ornamriĉa), tamen impona, la internaĵo estas majesta.
En la centro estas muzika ĉambrego "Nacia Koncertejo Béla Bartók". Flanke estas Teatro Festivalo, ĉe la Danuba flanko Muzeo Ludwig. En la palaco hejmas Nacia Filharmonia Orkestro, Koruso, Muziknotaro kaj Nacia Dancoteatro.
La koncertejo havas 1563 sidlokojn kaj 136 starlokojn. La aŭdebleco estas mondfama.
La teatro havas 452 sidlokojn. La muzeo prezentiĝas sur 12 700 m².
La palaco troviĝas ne en la urbocentro, tial la parkumado estas elstara. Ankaŭ tramoj, aŭtobusoj, interurba tramo helpas la trafikon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.