From Wikipedia, the free encyclopedia
Petrus Abraham Samuel van LIMBURG BROUWER (naskiĝis la 15-an de novembro 1829 en Lieĝo, mortis la 13-an de februaro 1873 en Hago) estis nederlanda verkisto kaj aŭtoro de la "orienta romano" Akbar.
Petrus Abraham Samuel van Limburg Brouwer | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de novembro 1829 en Lieĝo |
Morto | 13-an de februaro 1873 (43-jaraĝa) en Hago |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Familio | |
Patro | Petrus van Limburg Brouwer (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto verkisto |
Limburg Brouwer laboris kiel advokato en Amsterdamo, ĝis kiam li fariĝis oficisto en la Imperia Arkivo en Hago en la jaro 1856. En tiu ofico li priskribis la Boergoensche Charters van 1428 tot 1482 (Hago 1869). De 1863 ĝis 1867 li estis deputito en la Dua Ĉambro de la Staten-Generaal, la duĉambra parlamento de Nederlando. Li publikigis multajn studojn, precipe pri hinda literaturo. Lia ĉefverko estas la orienta romano Akbar (Hago 1872, 5-a eld. 1895). Esperanto-traduko de Julia C. Isbrücker, J. R. G. Isbrücker kaj Jan Ziermans aperis en 1923 kaj lingve ŝanĝite en 1936.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.