From Wikipedia, the free encyclopedia
La Republic P-47 Thunderbolt estas usona ĉasaviadilo, kiun oni uzis dum la Dua Mondmilito. Kiel ĉefa ĉasaviadilo kun North American P-51 Mustang, P-47 batalis en la Eŭropa fronto kaj ĉefe partoprenis en la eskortaj misioj dum la bombado de Eŭropo kaj grundaj atakoj antaŭ la Operaco Overlord.
Republic P-47 Thunderbolt | ||
---|---|---|
Tipo: | Ĉasaviadilo, Ĉasbombaviadilo | |
Fabrikanto: | Republic Aviation | |
Unua flugo: | 6-an de majo 1941 | |
Enkonduko: | Novembro 1942 en Usona Armea Aerforto (USAAF) | |
Uzanto: | Usona Armea Aerforto (USAAF) Reĝa Aerarmeo (RAF) Franca Aerarmeo | |
Produktperiodo: | 1941-1945 | |
Produktkvanto: | 15,636 | |
Kiel ĉefa militaviadilo de Usona Armea Aerforto P-47 sukcese faris sian rolojn, ambaŭ ĉasaviadilo kaj ĉasbombaviadilo. Danke al famo en dua mondmilito, La Fairchild Republic A-10 Thunderbolt II, moderna atakaviadilo de Usona Aerarmeo sukcedis nomon de P-47.
La P-47 estis prilaborita por anstataŭi ĉasaviadilon de Republic Aviation, Seversky P-35. Unue Republic Aviation prezentis XP-47 kaj XP-47A, sed tuj dezajnoj ne adaptiĝis en USAAC. Tiam Republic Aviation proponis XP-47B kun plilarĝita korpo. XP-47B estis elektita de USAAF kaj debutis en 1942. P-47 estis peza, pli ol aliaj ĉasaviadiloj kiel Lockheed P-38 Lightning aŭ Curtiss P-40 Warhawk, Brita Supermarine Spitfire.
La unu el teknikaj specialaĵoj de P-47 estas ĝia motoro. La motoro de P-47, aermalvarmiĝita piŝtmotoro Pratt & Whitney R-2800 estis kun aer piŝtmotoro kun turboŝaltilo, kiu estis simila kiel motoro de bombaviadilo. La teknikoj de turboŝaltilo plibonigis rendimenton kaj manovron de P-47 en superalta rapideco, kaj ebligis krei altan rapidon dum la aerbatalo. La P-47 ofte partoprenis en la eskorto de bombaviadiloj kiel B-17 kaj B-24, kaj batalis kun germanaj ĉasaviadiloj. P-47 ofte survivis en la peza damaĝo danke al peza kiraso. Operaciante la P-47, pluraj flug-asoj kiel kolonelo Francis Gabreski kaj Robert. S. Johnson gajnis venkon en aerbatalo.
La alta kredidenco ankaŭ helpis P-47 en grundaj misioj. P-47 ankaŭ aktive partoprenis en la grundaj atakoj kontraŭ germanaj terarmeoj en Francio. Dum kaj post la Invado en Normandio, P-47 oferis aeran helpon por aliancanaj fortoj kaj sukcese detruis multajn germanajn tankojn kaj veturilojn.
Post la milito, P-47 estis oferiĝitaj al pluraj eŭropaj landoj, inkluzive Italio kaj Jugoslavio. Last P-47 retiriĝis en 1966, el Perua Aerarmeo.
Diametroj | |
---|---|
P-47D | |
Longo | 11.00m (36ft 1in) |
Alto | 4.47m (14ft 8in) |
Enverguro | 12.42m (40ft 9in) |
Povumo | |
Povejo | Pratt & Whitney R-2800 |
Maksimuma rapido | 697km/h (433mph) |
Flugdistanco | 2,900km en ferrio (1,800mi), 1,290km en ferrio (800mi) |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.