Přední Výtoň
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Přední Výtoň (germane Vorder Heuraffl) estas municipo en Ĉeĥio, en Sudbohemia regiono, en distrikto Český Krumlov, sur la dekstra bordo de akva rezervujo Lipno. Ĝia teritorio tuŝas ĝis ŝtatlimo kun Aŭstrio. Vivas ĉi tie 190 loĝantoj (2025).
Remove ads
Ĝi troviĝas proksimume 6 km de Lipno nad Vltavou (municipo sub la digo de la rezervujo Lipno), kie estas fina stacio de fervojlinio Rybník – Lipno nad Vltavou, 4 km de Frýdava (pramejo en municipon Frymburk trans la rezervujo), 8 km de la ĉeĥa, plej alte situanta ruino de burgo Vítkův kámen (nomata ankaŭ Hrádek, 1035 m s. m.) kaj 5 km de la limo kun Aŭstrio (limpasejo Guglwald).
La municipo estas elserĉata kaj alloga somera kaj vintra turista celo. Estas ĉi tie kelke da hoteloj kaj pensionoj kaj multe da refreŝigejaj kabanoj kaj ekipaĵoj.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Frymburk, Lipno nad Vltavou, Loučovice, Sankt Stefan-Afiesl, Lichtenau im Mühlkreis, Sankt Oswald apud Haslach kaj Aigen-Schlägl.
Remove ads
Historio
La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1377.
Heidschi Bumbeitschi (Hajĉi bumbajĉi) estas devena nomo de anonimo el la 18-a jarcento. Temas pri kristnaska kanto – lulkanto, kies melodio kaj du versoj de la teksto estiĝis ĝuste en la tiama municipo Heuraffel (pli poste Přední Výtoň). Tiu ĉi kanto fariĝis en la dua duono de la 20-a jarcento unu el la plej ŝatataj kaj la plej konataj kristnaskaj kantoj en periodo de advento en la najbara Aŭstrio kaj Germanio. La lulkanton famigis tra la tuta Eŭropo precipe nederlanda kantisto Heintje Simons, kiu kantigis ĝin kaj eldonis en la jaro 1968 en sia kristnaska albumo. En la sekvanta jaro estis en Eŭropo venditaj pli ol 10 milionoj da gramofondiskoj kun tiu ĉi kanto. Heidschi Bumbeitschi transprenis en sian repertuaron ankaŭ famaj operkantistoj J. Kaufmann, Plácido Domingo aŭ Montserrat Caballé.
Pereintaj setlejoj
En la 1950-aj jaroj pereis en la nuna rondo de la municipo tiuj ĉi setlejoj: Dolní Hraničná, Horní Hraničná, Horní Ureš, Jasánky, Linda, Lindské Chalupy, Mezilesí (germane Multerberg), Multerberské chalupy, Muckenschlag, Otov, Pernek (germane Bernek), Rožnov (germane Rosenau), Růžový Vrch (germane Rosenhügel), Rychnůvek, Zadní Výtoň.
Remove ads
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Remove ads
Membrigo de municipo
Přední Výtoň ne membriĝas en partojn, sed ĝi havas kvin katastrajn teritoriojn:
- Frydava
- Jasánky
- Pasečná (inkluzive de domaro Svatý Tomáš)
- Přední Výtoň
- Zadní Výtoň
Memorindaĵoj
- Preĝejo de sanktaj Filipo kaj Jakobo – novgotika paroĥa preĝejo, fondita en la jaro 1384.
- Floskanalo de Schwarzenberg
- Ruino de burgo Vítkův kámen
Naturo
La municipo troviĝas sur teritorio de Protektita pejzaĝa regiono Šumava, eŭrope signifa loko Šumava kaj birda regiono Šumava. Sur la teritorio de municipo estas naturrezervejoj Otov, Otovský potok kaj Rožnov kaj naturmemorindaĵoj Jasánky, Multerberga torfejo kaj Svatý Tomáš.
Translima kontakto kun Aŭstrio
Sur la teritorio de municipo estas por la translima kontakto kun Aŭstrio limpasejo Přední Výtoň – Guglwald kaj pasejoj sur turismaj padoj Ježová – Iglbach kaj Koranda - St. Oswald.
Pluaj fotoj
- Přední Výtoň
- Lipno - Přední Výtoň
- Kapeleto ĉe ŝoseo en la norda parto de Přední Výtoň
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads