From Wikipedia, the free encyclopedia
Pál Ranschburg, la familia nomo germanlingve prononciĝas [ranŝburg], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ranschburg Pál, estis hungara kuracisto, pediatro, psikologo, psikiatro kaj framasono.
Pál Ranschburg | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de januaro 1870 en Győr |
Morto | 13-an de januaro 1945 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto, 28-2-135/136 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Czuczor Gergely Bencés Gimnázium (fr) (–1888) Universitato Eötvös Loránd - medicino (–1895) |
Familio | |
Patro | Salamon Ranschburg (en) |
Frat(in)o | Viktor Ranschburg (en) |
Okupo | |
Okupo | psikiatro psikologo profesoro neŭrologo |
Pál Ranschburg naskiĝis la 3-an de januaro 1970 en Győr. Li mortis la 12-an de januaro 1945 en Budapeŝto.
Pál Ranschburg devenis el juda familio. Li frekventis benediktanan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris kuracistan diplomon en Reĝa Hungara Scienca Universitato en Budapeŝto en 1896. Li iom plulernis en Lejpcigo. Post siaj studoj li laboris en la psikiatria kliniko, tiutempe li aliĝis al la framasonoj. Ekde 1906 li instruis en la menciita universitato, en 1918 li ricevis la instruan rangon titulara eksterordinara profesoro. En 1916 li estis nomumita ĉefkuracisto en kliniko pri nervozaj malsanoj, en 1924 li iĝis ankaŭ reĝa ĉefkonsilisto. En 1928 li fondis Hungaran Psikologian Societon. Li okupiĝis ĉefe pri infanoj, pri ties psikologiaj malsanoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.