Oviedo Express estas hispana filmo de 2007 reĝisorita de Gonzalo Suárez kun ĉefaktoroj Jorge Sanz, Bárbara Goenaga, Carmelo Gómez, Najwa Nimri, Aitana Sánchez-Gijón, kaj Maribel Verdú.
Oviedo Express | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Oviedo Express |
Originala lingvo | hispana lingvo |
Kina aperdato | 2007, 31 okt. 2007 |
Ĝenro | romantika komedio, amafera filmo |
Kameraado | Carlos Suárez |
Reĝisoro(j) | Gonzalo Suárez |
Scenaro | Gonzalo Suárez |
Muziko de | Carles Cases |
Rolantoj | Bárbara Goenaga • Carmelo Gómez • Aitana Sánchez-Gijón • Maribel Verdú • Najwa Nimri • Jorge Sanz • Víctor Clavijo |
IMDb | |
Intrigo
Oviedo Express estas la trajno per kiu veturas trupo de komediaj aktoroj kiuj venas ludi faman klasikaĵon La Regenta de Leopoldo Alas "Clarín". La alveno de la trupo tuŝos la vivon de tiu provinceca urbo, simila al tiu de la teatraĵo, en ĉiuj sociaj tavoloj, kio faras la filmon respegulo de la vivo en la malgrandaj urboj. La ĉefa skandalo estas iniciatita de la edzino de la urbestro, kiu enamiĝas de unu el la ĉefaj aktoroj de la trupo. Ankaŭ en La Regenta ĉefa intrigero estas skandala enamiĝo ĉe malpermesata amafero.
Fakte Carmelo Gómez jam estis protagonisto de tre populara televida serio pri La Regenta en 1994.
Geaktoraro
- Maribel Verdú
- Jorge Sanz
- Víctor Clavijo
- Félix Cubero
- Tino Díaz
- Bárbara Goenaga
- Carmelo Gómez
- Alberto Jiménez
- Silvia Marty
- Santiago Molero
- Najwa Nimri
- Rulo Pardo
- Aitana Sánchez-Gijón
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.