tipografia eraro de lasta linio de alineo, kiu aperas sola ĉe supro de nova paĝo From Wikipedia, the free encyclopedia
Orfo en tipografio estas la lasta linio de alineo, kiu aperas sola komence de nova paĝo. Komparu kun la mala situacio: vidvino (la unua linio de nova alineo aperas sola fine de paĝo).
"Orfoj" estas konsiderataj malbelaj en tipografio, kaj devas esti evitataj. Tiu regulo validas eĉ pli, kiam oni uzas blankan linion inter diversaj alineoj kaj kiam la orfo do aperas ĉirkaŭita de blanko.
Por eviti nedeziratan orfon en komputila enpaĝigo oni povas aldoni iom da blanko inter la vortoj de la alineo, por ke aperu sur la nova paĝo du linioj anstataŭ unu; aŭ forigi blankon, tiel ke la orfo forfalu. Iuj enpaĝigistoj tamen ne ŝatas tiun metodon, kaj preferas, ke la liveranto de la teksto iom plilongigu aŭ malplilongigu la alineon por eviti la problemon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.