From Wikipedia, the free encyclopedia
Optikisto estas fakulo pri optiko. La optikisto antaŭ ĉio laboras en la okulprizorgado.
La ĉefaj taskoj de optikisto en optikbutiko estas la mezurado de la refraktoeraroj de ies okulo. Refrakteraro povas esti solvita per okulvitroj aŭ kontaktlensoj tiel ke iu denove povas akre vidi. Depende de la optikbutiko la optikisto ankaŭ ŝlifas la vitrojn kaj muntas ilin en, de la kliento elektita, muntumo. Ankaŭ optikaj kromartikloj kiel lupeoj, lornoj, binokloj, teleskopoj, mikroskopoj kaj neoptikaj artikloj kiel barometroj ofte haveblas ĉe la optikisto.
Krom la refraktmezurado la taskoj de la optikisto ankaŭ estas konsilado kaj vendo de muntumoj kaj okulvitroj kaj riparo de damaĝitaj montumoj. Ankaŭ la instruado pri la uzo de kontaktlensoj apartenas al la laboro de la optikisto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.