From Wikipedia, the free encyclopedia
La Operaco Dinamo (en angla: Operation Dynamo), konata ankaŭ kiel miraklo de Dunkerko aŭ evakuo de Dunkerko, estis operaco de evakuado de aliancaj trupoj el teritorio de Francio (post Francio estis venkita de la germana armeo) dum la Dua Mondmilito. Ĝi celis savi la venkitajn aliancajn trupojn post la Batalo de Dunkirko.
Ĝi okazis en Dunkirko (Francio) fine de Majo 1940, kaj estis ideita, planita kaj organizita de la admiralo Bertram Home Ramsay kun apogo de la brita marŝalo kaj ĉefkomandanto de la Ekspedicia Brita Forto (EBF), John Vereker Gort. La operaco permesis savi pli ol 200 000 britajn soldatojn kaj 100 000 francoj kaj belgoj. Tamen ĉirkaŭ 35 000 aliancanoj restis kiel militprizonuloj de germanoj.
La perdoj estis enormaj: po pli ol cent aviadiloj el ĉiu flanko, 100 tankoj el Aliancanoj, pli ol 200 ŝipoj el Aliancanoj kaj samnombre damaĝitaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.