komunumo de Norda Makedonio From Wikipedia, the free encyclopedia
Opština Lipkovo (albane Komuna e Likovës) estas unu el la 6 komunumoj de la nordorienta regiono kaj ankaŭ unu el la 80 komunumoj en Norda Makedonio. En 2002 vivis 27 058 loĝantoj. La plejmulto de la loĝantaro, ĉirkaŭ 97% estas albanoj. Administra centro de la komunumo de la vilaĝo de Lipkovo.
Opština Lipkovo | |||
---|---|---|---|
Komunumo de Nord-Makedonio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 1307 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 22 308 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 83 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 10′ N, 21° 34′ O (mapo)42.1621.57 [+] | ||
Alto | 542 m [+] | ||
Areo | 267,82 km² (26 782 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Lipkovo Municipality [+] | |||
Opština situas en la nordo de Norda Makedonio en la okcidenta parto de la regiono. La areo estas 267,82 km². Ĉirkaŭ tra la centro de la teritorio fluas de okcidento al oriento la rivero Lipkovska Reka. La centra parto de la teritorio situas en la malaltebenaĵo de tiu rivero je alteco de ĉirkaŭ 400 - 500 m sl. En la nordo proksime al la limo kun Kosovo en la monto Crna gora ĝi atingas ĝis 1350 m. Okcidente en Skopska montaro Crna Gora ĝi atingas altecon de pli ol 1600 metroj super marnivelo.
Najbaraj municipoj estas: Opština Kumanovo en la oriento, Opština Aračinovo en la sudo, Opština Butel kaj Opština Gazi Baba en la sudokcidento kaj Opština Chucher Sandevo en la okcidento. Krome, ĝi limas al la serba municipo de Preševo kaj al la municipo Vitino de Kosovo en la nordo.
Opština konsistas el 23 vilaĝoj, kiuj estas:
Nomo | Makedona | Albana | Nomo | Makedona | Albana | ||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Alaševce | Алашевце | Allasheci | Matejče | Матејче | Mateçi | ||
Belanovce | Белановце | Bellanoci | Nikuštak | Никуштак | Nikushtaku | ||
Vaksince | Ваксинце | Vaksinca | Opae | Опае | Opaja | ||
Vištica | Виштица | Vishtica | Orizari | Оризари | Orizarja | ||
Glažnja | Глажња | Gllazhnja | Otlja | Отља | Hotla | ||
Gošince | Гошинце | Goshinca | R'nkovce | Р’нковце | Hërkoci | ||
Dumanovce | Думановце | Dumanoci | Ropalce | Ропалце | Ropalca | ||
Zlokukjane | Злокуќане | Zllakuçani | Runica | Руница | Runica | ||
Izvor | Извор | Izvori | Slupčane | Слупчане | Sllupçani | ||
Lipkovo | Липково | Likovë | Straža | Стража | Strazha | ||
Lojane | Лојане | Llojani | Strima | Стрима | Strima | ||
Lukare | Лукаре | Lukare |
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Општина Липково en la makedona Vikipedio.
Statistikoj: http://www.citypopulation.de/php/northmacedonia-admin.php
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.