From Wikipedia, the free encyclopedia
La Oliveca aremonopso, Arremonops rufivirgatus, estas specio de birdoj de la familio de Emberizedoj kaj genro de Aremonopsoj, kiu enhavas nur kvar speciojn.
Oliveca aremonopso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Oliveca aremonopso | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Arremonops rufivirgatus (Lawrence, 1851) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi troviĝas en Belizo, Kostariko, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo kaj suda Teksaso (inklude la kantonojn de Val Verde, Atascosa, kaj Nueces).
Ĝi estas 14-15.5 cm longa, kaj estas la aremonopso kun pli olivecaj dorso kaj vosto, kio nomigas la specion. Ĝi havas rimarkindan brunecan okulstrion kaj brunecan subkronan strion, kun sablokolora brusto, ioma blankeca ventro kaj konusforma helrozkolora beko. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli sablokoloraj kun iome da strieco en ventro. La iriso estas helbruna. La Oliveca aremonopso aspektas simila al la Verdavosta pipilo sed tiu estas pli malgranda kaj havas ruĝecan kronon.
La Oliveca aremonopso ne migras, kaj estas specio de loĝantaj birdoj en arbustaro, kaj subkreskaĵaro ĉe arbaroj, el marnivelo al 1,800 m. Maskloj kantas nemuzikecajn notojn ĉip similajn al tiuj de la Marĉa kantopasero, kio akceliĝas kaj finas per sonorilado.
La nesto estas konstruata malalte supergrunde, kaj estas granda, kun flanka enirejo, farita el pajlo, bastonetoj, arboŝeloj, folioj kaj tigetoj. La ino demetas 2 al 5 ovojn ĉiusezone (marto al septembro) kaj tiuj estas blankaj kaj senpunktaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.