Olha Kobilanska

Ukraina poeto From Wikipedia, the free encyclopedia

Olha Kobilanska
Remove ads

KOBILANSKA Olha (ukraine Ольга Юліанівна Кобилянська; naskiĝis la 27-an de novembro 1863 en la urbo Gura Humorului (ukraina : Гура-Гумора), Suda Bukovinio (nun Rumanio), mortis la 21-an de marto 1942 en Chernivtsi, Rumanio (nun Ukrainio) estis verkistino, tradukistino kaj feminisma aktivulino. Ŝi ekde sia infanaĝo parolis ukraine, pole, germane. De 1891 ekloĝis en Ĉernivco. En 1894 ŝi iniciatis la organizaĵon "Societo de ukraininoj de Bukovinio". Ŝi komencis verki en la germana kaj poste en la ukraina.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Remove ads
Remove ads

Verkaro

Ŝi verkis pli ol 20 novelojn, ankaŭ rakontojn, multajn artikolojn pri senrajteco de virinoj.

Pluraj de ŝiaj noveloj estis tradukitaj komence de la 20-a jarcento al pluraj lingvoj kiel la rusa, la germana, la angla, la ĉeĥa, la bulgara kaj la pola, sed ne en Esperanto. Pluraj noveloj ankaŭ estis filmitaj kaj fariĝis teatraĵoj.

En Esperanto

En 'Ukraina antologio' aperis fragmento de la novelego "Princino" (ukr. - "Царівна", 1895), esperantigis Eugenia Amis.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Listo de eksofonaj verkistoj

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads