Oland estas haligo en la nordfrisa vadomaro ĉe la bordo de la Norda Maro de la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio de Germanio, do eta insulo kiu inundiĝas dum ĉiu alta tajdo, kaj homaj loĝlokoj de po kelkaj domoj sur ili troviĝas sur artefaritaj montetoj, kiuj tiom altas, ke ilin la alta tajdo ne sukcesas subakvigi.
Ĉi tiu artikolo temas pri germania insuleto. Por insulo kaj historia provinco de Svedio nomita "Öland" aŭ Elando rigardu la paĝon Öland. Por antilopa specio "Taurotragus oryx" legu la artikolon Elando. |
Oland konsistas el unu vilaĝeta monto kaj kovras areon de 2,01 kvadrataj kilometroj. Sur la haligo konstante loĝas 20 homoj. Administre la insuleto apartenas al la komunumo Langeneß kaj la komunumaro Amt Pellworm de la distrikto Norda Frislando en la germania federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio.
La haliga teritorio konektatas al la eŭropa kontinento oriente per fervojeto sur vadomara digo al Dagebüll, per la sama fervojeto ligiĝas ankaŭ al la pli granda haligo Langeneß okcidente, kaj neregule cirkulas ŝipo al la pramŝipa haveno Schlüttsiel.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.