israela kantistino From Wikipedia, the free encyclopedia
Ofra Haza (hebree עפרה חזה, Ofrah Ĥazah’,[1] naskiĝis en Tel-Avivo, la 19-an de novembro 1957 kaj mortis en Ramat Gan, la 23-an de februaro 2000) estis israela kaj internacia kantistino kaj aktorino. Ŝi estis unu el la plej popularaj kantistinoj en Israelo.
Ofrah Ĥazah’ עפרה חזה | |
---|---|
Naskonomo | בת שבע חזה |
Naskiĝo | 19-an de novembro 1957 en Hatikva Quarter |
Morto | 23-an de februaro 2000 (42-jaraĝa) en Ramat Gan |
Ĝenroj | Monda muziko, Popmuziko, Mezorienta muziko |
Profesio | kantistino, tekstistino, aktorino |
Instrumentoj | Voĉa muziko, Piano |
Aktivaj jaroj | 1969–2000 |
Eldoninto | Hed Arzi EastWest Records Shanachie BMG Ariola Ausfahrt Sire/Warner Bros. Records |
Retejo | www.haza.co.il HazaOfra.com AloniMusic.com Ofra Haza-online |
Persona informo | |
Naskonomo | בת שבע חזה |
Mortokialo | Malsano asociita al aidoso |
Tombo | tombejo Jarkon |
Lingvoj | hebrea • angla |
Ŝtataneco | Israelo |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro pianisto filmaktoro teatra aktoro ĵurnalisto voĉaktoro komponisto kantisto |
Verkoj | Deliver Us Im Nin'alu |
TTT | |
Retejo | http://ofrahaza.org/ |
Haza naskiĝis la plej juna de naŭ infanoj en la malriĉa Tel-Aviva kvartalo Hatikva. Jam je frua aĝo ŝi devenis loka kaj poste landa sukceso. Ŝia muzika arto rapide disvastiĝis al pli vasta mezorienta aŭskultantaro. Haza kantis multlingve (hebree, angle kaj kelkfoje en aliaj lingvoj) kaj kunfandis en sia muziko tradiciajn kaj pli komercajn kantomanierojn, elementojn de orienta kaj okcidenta muzikoj. Dum ŝia kantokariero ŝi gajnis multajn internaciajn platenajn kaj orajn diskojn.
En 1983, Haza partoprenis la Eŭrovido-Kantokonkurson kaj atingis la duan rangon malantaŭ Luksemburgo kun la kanto Ĥaj (viva). La aŭtoro John Kennedy O'Connor skribas en The Eurovision Song Contest – The Official History (La Eŭrovido-Kantokonkurso – La oficiala historio) ke la prezento de tiu ĉi kanto estis ege simbola ĉar ĝi entenas la vortojn «Israelo estas viva».[2][3] La tuta albumo Ĥaj de 1983 devenis ŝia plej bone vendita albumo.
La plej granda internacia sukceso de Haza estis ŝia kanto Im Nin’Alu el ŝia albumo Shaday de 1988. La kanto rangis unue en la germana Media-Control-Charts-furorkantaro dum du samajnoj en 1988 kaj en aliaj eŭropaj furorkantaroj.[mankas fonto]
Im Nin’Alu estis inkludita en la videoludo Grand Theft Auto: Liberty City Stories de 2005, kaj ĝi aperis en la 2009-a albumo Indian Timing de Panjabi MC.
En 1994, Haza publikis ŝian unuan hebrean albumon dum sep jaroj, Kol ha-neshama (La tuta animo). Ĝi ne estis dekomenca komerca sukceso, sed la kanto Le'oreĥ ha-jam’ (Laŭlonge de la maro) devenis modkanto post kiam Haza prezentis ĝin dum la memoriga kunveno por la murdita ĉefministro Jicĥak Rabin.[mankas fonto]
Ŝia muziko estis kelkajn fojojn uzata en filmoj, ekzemple la kanto Elohi – specife verkita – en la franca-itala-germana filmo La reine Margot (La reĝino Margo, 1994)[4] kaj Deliver Us en la usona animacia filmo La princo de Egiptujo (The Prince of Egypt).[5] En ĉi tiu filmo ŝi ankaŭ donis la voĉon al la figuro Joĥebed en pluraj lingvoj.
Kiel aktistino ŝi ludis en Ŝlager (Ŝlagro, 1979, Israelo), Na`arat’ ha-parbarim’ (Suburba knabino, 1979, Israelo)[6] kaj Cedek muĥlat’ (Nepra justeco, 1998, Israelo)[7].
La 15-an de julio 1997 Haza edziniĝis al Doron Ashkenazi. Ili ne kune havis infanojn. Ashkenazi mortis pro suspektata superdozo de drogo la 7-an de aprilo 2001[8] kaj postlasis filinon de sia antaŭa edziĝo kaj la 14-jaran adoptitan filon Shai Ashkenazi.[9]
Ofra Haza mortis la 23-an de februaro 2000 je la aĝo de 42 pro AIDS-rilata pneŭmonio.[10] Kvankam la fakto de ŝia HIV-infektiteco estas nun ĝenerale akceptata, la decido de la granda Israela ĵurnalo Haarec raporti pri ĝi mallonge post ŝia morto kaŭzis kontroverson en Israelo.[11]
Post la morto de Haza la ĉefministro Ehud Barak laŭdis ŝian laboron kiel kulturan ambasadoron kaj komentis ke ŝi ankaŭ reprezentis la Israelan historion de sukceso: «Ofra eliĝis el slumo kaj atingis la kulminon de la Israela kulturo. […] Ŝi eniris la koron de multaj en Israelo kaj tra la mondo».[12]
Raportoj indikas ke ŝi povus esti akirinta la viruson kiel rezulto de transfuzo en turkia malsanulejo post aborto.[13]
Ŝi estas entombigita sur Jarkon'-tombejo de Tel-Avivo.[14]
Bezalel Aloni, la manaĝisto de Haza dum 28 jaroj, publikis la libron Miĥtavim l’Ofra (Leteroj al Ofra) en 2007. La libro estas parte aŭtobiografio de Aloni mem kaj parte biografio de Haza, kaj ĝi ankaŭ enhavas kompilon de leteroj al Haza skribitaj de Aloni.[15]
La 22-an de marto 2007, je la 17-a datreveno de ŝia morto la komunumo de Ĵaffo, Tel-Avivo, kaj la Tel Aviv Development Fund (Tel-Aviva evoluiga fonduso) renomis parton de la publika parko en la Hatikva-kvartalo al Gan Ofra (Parko de Ofra). La parko situas ĉe la fino de la strato Bo'az, kie la infaneca domo de Haza troviĝas. La celata kampo havos infanludejon, simbolizanta ŝia amo kaj de infanoj kaj de la malnova kvartalo kie ŝi grandiĝis.
Post ŝia morto ekestis pluraj dokumentadaj filmoj, kiuj celis interalie pliklarigi la cirkonstancojn de la morto de Haza. La hebrea filmo Life & Death of Ofra Haza (Vivo kaj morto de Ofra Haza, 2002, kanalo 2, Israelo, 2002/01/29) traktas la tuta vivo kaj kariero de Haza ĝis ŝia morto. Sodot (Secrets, kanalo YES, Israelo, 2005), hebrea kaj parte anglalingva, provas doni respondojn al demandoj pri la morto de Haza. Ankaŭ hebrea kaj parte anglalingva, Lost Treasure of Ofra Haza (Perdita trezoro Ofra Haza, kanalo 10, Israelo, 2010/02/22) enfokusigas la heredaĵon de Haza.
La albumoj de Ofra Haza estas listigitaj laŭ la oficiala TTT-ejo.[16][17]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.