From Wikipedia, the free encyclopedia
La Namakva kolombo aŭ Kaba enado (Oena capensis) estas mezgranda birdo de la familio de Kolombedoj (Columbidae) en la ordo de Kolomboformaj (Columbiformes). Ĝi estas la ununura specio de ties genro Enado (Oena).
Namakva kolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Oena capensis, masklo
Oena capensis, ino | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Oena capensis (Linnaeus, 1766) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Temas pri disvastigita specio loĝanta en Afriko sude de la Sahara Dezerto kaj en Madagaskaro. Ties teritorio etendiĝas ankaŭ ĝis la Arabia duoninsulo kaj suda Israelo kaj Jordanio.
La Namakva kolombo estas eta kolombo de grandeco kiel de Pasero, plej ofte ĉirkaŭ 22 cm longa kun enverguro de 28–33 cm kaj pezo de 40 g. Ĝi havas tre longan nigran pintoforman voston, kaj ties grando kaj formo sugestis komparon kun la melopsitako. La plumaro estas ĉefe griza escepte la blanka ventro kaj avelkoloraj unuaj flugilplumoj videblaj dumfluge.
Plenkreskula masklo havas nigrajn vizaĝon, gorĝon kaj bruston, kaj flavruĝan bekon. Plenkreskula ino malhavas nigron kaj havas grizan bekon kun ruĝa bazo. Junuloj estas malhelaj en flugiloj kaj ŝultroj kaj krome ili similaspektas kun inoj.
Kabaj enadoj troviĝas proksime de dezertoj kun akacioj kaj arbustoj. Ili flugas malalte, rapide, kun markita flugilfrapado. Ili konstruas neston el bastonetoj en arbusto, kie la ino demetas du blankajn ovojn, kiuj estas kovotaj de la ino dum 16 tagoj.
La kanto estas mallaŭta, mallonga, duobla huu, pli laŭta en la pli longa dua noto hu-huu, ĝemema kaj ofte ripetita.
La Kaba enado estas tre surterema kaj kutime manĝas sur malferma grundo kaj vojoflankoj. La manĝo estas preskaŭ nur etaj semoj kiel de herboj, junkoj kaj aliaj plantetoj.
Ili ne estas tre gregemaj kaj estas kutime solecaj aŭ en paroj, sed ili povas formi grandajn arojn ĉe akvejoj.
Laŭ Alan P. Peterson ekzistas du subspecioj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.