From Wikipedia, the free encyclopedia
Odnoklassniki aŭ mallonge Ok (ruse Одноклассники, en Esperanto: Samklasanoj) estas interkona retejo kaj socia reto-servo por (eksaj) samklasanoj kaj malnovaj amikoj. Ĝi estas precipe uzata en Rusio kaj iamaj Sovetuniaj Respublikoj. La retejo estis disvolvita de Albert Popkov kaj lanĉita la 4-an de marto 2006.
La retejo nuntempe havas pli ol 200 milionojn da registritaj uzantoj kaj 45 milionojn da ĉiutagaj unikaj vizitantoj. Uzantoj devas aĝi almenaŭ sep jarojn por krei konton. Odnoklassniki estas la dua plej populara socia reto en Rusio, malantaŭ VKontakte, sed antaŭ Facebook, kiu estas en tria loko. Enspezoj en la unua trimonato de 2008 por la servo sumiĝis al 3,3 milionoj da usonaj dolaroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.