From Wikipedia, the free encyclopedia
Obies estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 581 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Obies | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Hauts-de-France | ||
Departemento | Nord | ||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||
Kantono | Bavay | ||
INSEE kodo | 59441 [+] | ||
Poŝtkodo | 59570 | ||
Kodo laŭ INSEE | 59441 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | S-ro Gilbert Langrand 2008-2014 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 581 (1999) | ||
Loĝdenso | 106 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 16′ N, 3° 47′ O (mapo)50.26753.7875 | ||
Alto | 117 m - 159 m | ||
Areo | 5,43 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Obies [+] | |||
Obies geografie kaj historie apartenas al la franca-belga translima regiono Henegovio. Henegovio estas regiono de montetoj kaj plataĵoj, kiuj disvolviĝis sur tre diversaj grundoj : paleozoika soklo, mezozoika kreto, sed ankaŭ kenozoikaj sablo aŭ argilo plejparte kovritaj de leŭso.
La vilaĝo Obies troviĝas proksime de la urbetoj Bavay kaj Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Obies etendiĝas sur 5,43 km².
La plej malnova parto de la vilaĝo estas la domareto Bavisiau. Aldegonda de Maubeuge, en sia testamento de la jaro 646, donis "duonon de la terenoj de la vilaĝo Bavaisis kun ties preĝejo" al la monaĥejo, kiun ŝi ĵus fondis en Maubeuge. La domareto estis kunigita al Obies en la 13-a jarcento.
La nomo de Obies aperis por la unua fojo en donaco farita en 1065 de la henegovia grafo Boduano la 1-a al la abatejo de Hasnon (apud Saint-Amand-les-Eaux). Tiu donaco estis konfirmita de Filipo la 1-a de Francio.
Obies apartenas la kantono de Bavay, kies ĉefurbo estas Bavay. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.