Obava
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ne miskomprenu kun Opava!
Obava, ukraine, rutene kaj ruse Обава, slovake Obava, hungare Dunkófalva estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Mukaĉeve.
Obava situas laŭ rojo same tiel nomata Obava.
La vilaĝo fondiĝis ĉirkaŭ 1600 apartenanta al fortikaĵo de Munkács. En 1910 vivis en Dunkófalva 694 loĝantoj, (626 rutenoj, 51 germanoj, 17 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Svaljava, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de la disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Obava/Dunkófalva. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.