Romano de José Saramago From Wikipedia, the free encyclopedia
O ano da morte de Ricardo Reis (La jaro de la morto de Ricardo Reis) estas romano eldonita en 1984 de la portugala verkisto José Saramago, Nobel-premiito pri Literaturo en la jaro 1998. Ĝi estas unu el liaj plej konataj libroj kune kun A Jangada de Pedra kaj Memorial do Convento. Temas pri historia romano pri la Lisbono de la 1930-aj jaroj, kiu pluigas la vivon de Ricardo Reis, nome unu el la heteronimoj de Fernando Pessoa, post la morto de tiu ne finigis la biografion de tiu heteronimo.
O Ano da Morte de Ricardo Reis | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | José Saramago |
Lingvoj | |
Lingvo | portugala lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1984 |
Eldonejo | Caminho |
Ĝenro | magirealisma fikcio |
Loko de rakonto | Portugalio |
La rolulo, kiu havigas titolon al la verko, revenas al Lisbono la 29an de Decembro 1935, post 16-jara foresto, kaj instaliĝas observante kaj atestante la fluon de tragedia jaro, tra kio la leganto sentas la malhelan klimaton en kiu faŝismo trovas lokon en la socio, dum oni antaŭvidas nigran estontecon en la historio de Portugalio, Hispanio kaj cetero de Eŭropo. Reis revenas fakte ekkonante la morton de Pessoa. Li abandonas la medicinon kaj instaliĝas en hotelo, legas la ĵurnalojn kaj promenas surstrate.
Reis legas pri la okazaĵoj kiuj rezultas en la Hispana Enlanda Milito kaj observas la alvenon de hispanaj fuĝintoj el la milito en Lisbono. Sed Reis ne montras bedauron pro la konflikto kaj eĉ ŝajnas ne kompreni la signifon de la lukto. Reis ekamaferas kun hotela servistino, sed ankaŭ prie li ne montras siajn emociojn.
Krom la ĉefrolulo, monarkiisma kuracisto, estas aliaj roluloj kiel la mortinta Fernando Pessoa kiel fantomo, Lídia, purigistino de la hotelo kaj interesata pri la socipolitikaj aferoj, kaj Marcenda, kripligita hotelgastino.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.