From Wikipedia, the free encyclopedia
Nouadhibou (arabe نواذيبو), en Esperanto Nuadibuo, iama Port-Étienne estas la dua plej granda urbo de Maŭritanio, kun 90.000 loĝantoj. Ĝi estas ĉefurbo de regiono Dakhlet Nouadhibou kaj ekonomia centro de la lando.
Nuadibu | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo komunumo de Maŭritanio vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 118 000 (2013) [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 20° 57′ N, 17° 2′ U (mapo)20.95-17.033333333333 [+] | ||||
Alto | 0 m [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Nouadhibou [+] | |||||
La urbo situas ĉe la orienta bordo de duoninsulo Ras Nouadhibou, rekte apud limo al Okcidenta Saharo. Najbaraj komunumoj estas Cansado, Lagouira kaj Bir Gandouz.
La ĉefa ekonomia agado estas la fiŝkpatado kaj la prilaboro kaj transporto de fererco. La erco estas liverita tra 674 km longa fervoja linio el F'dérik.
Nouadibou havas internacian flughavenon (IATA-mallongigo NDB).
Ekde 2005, Nouadhibou estas ligita per asfaltita vojo al ĉefurbo Nouakchott, situanta je 450 km. Krom tio, kondukas asfaltita vojo proksime al la atlantika bordo tra Okcidenta Saharo al Maroko.
La ŝipvrakejo de Nouadhibou estas unu el la plej grandaj de la mondo.
La franca registaro konstruigis ekde 1908 ŝiphavenon kaj lumturon por ekspluati la fiŝriĉan maron. Kelkajn jarojn poste laboris tie fiŝprilabora uzino kun 200 laboristoj.
En la 1920-aj jaroj, oni konstruis tie flughavenon kiel ŝtupon de la fluglinio Aeropostale de Francio tra Dakar al Sud-Ameriko.
Post la sendependiĝo de Maŭritanio, la fervoja linio estis preta en 1964.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.