From Wikipedia, the free encyclopedia
Novodeviĉij monaĥejo, konata ankaŭ kiel Bogorodice-Smolenskij Monaĥejo (ruse Новоде́вичий монасты́рь, Богоро́дице-Смоле́нский монасты́рь), estas probable la plej bone konata monaĥejo de Moskvo. Ties nomo, foje tradukita kiel Monaĥejo de la Novaj Sinjorinoj estis konceptita por diferenci ĝin el la Monaĥejo de la Malnovaj Sinjorinoj, alinome Monaĥejo de Ascensio aŭ Starodeviĉij Monaĥejo ene de la Moskva Kremlo. Malkiel aliaj moskvaj monaĥejoj, ĝi restis virtuale netuŝita ekde la 17-a jarcento. En 2004, ĝi estis proklamita Monda heredaĵo de Unesko.
Novodeviĉij monaĥejo | ||
---|---|---|
ortodoksa monaĥejo, rekonilo [+] | ||
Lando | Rusio | |
Situo | Moskvo | |
- koordinatoj | 55° 43′ 33″ N, 37° 33′ 24″ O (mapo)55.72597222222237.556583333333 | |
Akvokolektejo | 0,05 km² (5 ha) [+] | |
Areo | 0,05 km² (5 ha) [+] | |
Estiĝo | 1524 | |
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | ||
Nomo | Ensemble of the Novodevichy Convent | |
Tipo de heredaĵo | Kultura | |
Jaro | 2004 (28) | |
Numero | 1097 | |
Regiono | Eŭropo kaj Nordameriko | |
Kriterioj | i, iv, vi | |
Novodeviĉij monaĥejo | ||
Vikimedia Komunejo: Novodevichy Convent [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Unu el la plej belaj monaĥejoj de Moskvo, ĝi estas situanta ĉe la dekstra bordo de la Moskvo-rivero, sudokcidente de la urba centro. En ĝi okazis dum 400 jaroj multaj historiaj eventoj rilate al personoj kiel Ivano la Terura, Boris Godunov kaj Petro la Granda. La arkitektura komplekso de la monaĥejo estiĝis fine de la 17-a jarcento kaj estas ĝis nun unu el la plej belaj en Rusio. En la Smolenskij katedralo videblas altvaloraj murpentraĵoj el la 16-a jarcento kaj belega ikonostazo. Proksime al la monaĥejo troviĝas la Novodeviĉje tombejo, kie estis enterigitaj multaj famuloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.