From Wikipedia, the free encyclopedia
Novdadaismo estis movado kun aŭdaj, vidaj kaj literaturaj manifestadoj, kiuj havis similecojn metode aŭ intence kun pli fruaj Dada-artaĵoj. Ĝi celis fermi la mankon inter arto kaj ĉiutaga vivo, kaj estis kombinaĵo de ludemo, ikonoklasmo kaj alpropriĝo. En Usono la termino estis popularigita de Barbara Rose en la 1960-aj jaroj kaj ĉefe rilatas, kvankam ne ekskluzive, al laboro kreita en tiu kaj la antaŭa jardeko. Ekzistis ankaŭ internacia dimensio de la movado, precipe en Japanio kaj en Eŭropo, funkciante kiel la fundamento de Fluxus, Pop-Arto kaj novrealismo.
Novdadaismo estis ekzempligita per la uzo de modernaj materialoj, popularaj figuraĵoj kaj absurdisma kontrasto.Ĝi estis reago al la persona emociismo de Abstrakta Ekspresionismo kaj, ekde la praktiko de Marcel Duchamp kaj Kurt Schwitters, neis tradiciajn konceptojn pri estetiko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.