Afriko sude de Saharo (aŭ Subsahara Afriko, foje nomata Nigra Afriko) estas epiteto ofte donata al Centra kaj Suda Afriko, entenante ne nur la vastajn areojn sude de Saharo, sed ankaŭ sudajn partojn de ĉi tiu dezerto mem. Ĝi estas proksimume la nearaba parto de Afriko. Fojfoje ĉi tiu mondparto estas nomata nigrula Afriko, kvankam en kelkaj partoj de ĝi superregas ne-nigrula loĝantaro.

Rapidaj faktoj Mondregiono, regiono [+] ...
Afriko sude de Saharo
Mondregiono
regiono [+]

LandoAfriko

- koordinatoj10° 0′ 0″ S, 23° 0′ 0″ O (mapo)-1023 [+]

HorzonoCentr-Afrika Horzono, Okcident-Afrika Horzono, Orient-Afrika Horzono [+]

Afriko sude de Saharo (Tero)
Afriko sude de Saharo (Tero)

Afriko sude de Saharo (Demokratia Respubliko Kongo)
Afriko sude de Saharo (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC

Map
Afriko sude de Saharo
Vikimedia Komunejo:  Sub-Saharan Africa [+]
vdr
Fermi

Afrikon efektive disigis en du partojn la dezertego Saharo dum pluraj jarcentoj de la historio. Tial la kontakto inter Norda Afriko kaj la cetera kontinento estis minimuma, escepte de kelkaj komercaj karavanoj. Antikvaj Egiptoj malbone konis la landojn sude de norda Sudano. Dum la mezepoko norduloj ĉaskaptis sklavojn sude de Saharo, kaj vendis tiujn en Eŭropo kaj Sudokcidenta Azio. Nur per la esplorvojaĝoj de Araboj (Ibn Batuta) kaj Portugaloj (Vasco da Gama) en la jarcentoj 14-a kaj 15-a ekis pli intensa kontakto inter la mondo ambaŭflanke de Saharo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.