Niederönz

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Niederönz

Niederönz estas komunumo en la distrikto Wangen en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1470 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Niederönz
Thumb
Blazono de Niederönz
Blazono de Niederönz
Thumb
Sidejo de Bystronic en Niederönz
Sidejo de Bystronic en Niederönz
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distriktoSupra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009Wangen
Geografia situo CH1903: 619011 / 225881 (mapo)47.1836111111117.6894444444444

Thumb

Nombro de loĝantoj1470
Areo2,8 km²
Alteco460 m super marnivelo
Poŝtkodo3362
Komunumkodo0982
Thumb
Mapo de Niederönz
Mapo de Niederönz
vdr
Fermi

Geografio

Niederönz situas en la regiono Supra Argovio okcidente de Herzogenbuchsee ĉe la bordo de la rivereto Önz. De okcidento alfluas al Önz la rivereto Seebach. La plej alta punkto de la komunumo estas en ĝia okcidento la arbara monteto de Önz, kun alteco de 513 m s.m. La vilaĝo estas komplete ligita kun la najbara komunumo Herzenbuchsee.

Najbaraj komunumoj

La komunumo limas en nordo al Inkwil kaj Heimenhausen, en oriento al Herzogenbuchsee, kaj en okcidento al Aeschi kaj Bolken (ambaŭ en Kantono Soloturno).

Trafiko

La komunumo situas proksime de la ĉefstrato de Herzogenbuchsee al Soloturno. Per aŭtobuslinio de Soloturno al Herzogenbuchsee Niederönz estas konektita al la publika trafikreto.

Ekonomio

Krom pluraj malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj en Niederönz ankaŭ troviĝas la ĉefa sidejo de la firmao Bystronic Laser AG.

Historio

La unua dokumenta mencio de Niederönz datiĝas el la jaro 1139 kiel Oentze.

En mezepoko Niederönz unue estis servuto de la Dukoj de Zeringo. Ekde la jaro 1218 la loko apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj estis subemtita al la korta tribunalo de la paroĥejaro Herzogenbuchsee. En la jaro 1406 Niederönz falis sub la regado de Berno kaj estis integrita al la voktejo Wangen. Post la disfalo de la Malnova Reĝimo en la Helveta Respubliko la vilaĝo apartenis al la distrikto Wangen, kiu ek de 1803 ĝis 1831 nomiĝis Oberamt Wangen kaj poste per la tiama nova kantona konstitucio akiris la statuson de ofica distrikto.

Eksteraj ligiloj

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.