From Wikipedia, the free encyclopedia
Malregula galaksio estas galaksio kiu ne trafas en la vicon de Hubble. Ĉi tiaj galaksioj estas nek spiralaj nek elipsaj. Ili ofte kaose aspektas, sen nuklea tubero kaj sen spuro de spirala branĉa strukturo. Malregulaj galaksioj ŝajne estas proksimume kvarono de ĉiuj galaksioj. Plejparto de malregulaj galaksioj estis iam spiralaj aŭ elipsaj galaksioj, sed estis misformitaj per gravita ago.
Estas du gravaj specoj de malregulaj galaksioj:
Tria klasifikaĵo de malregulaj galaksioj estas nanaj malregulaj, markitaj kiel dI aŭ dIrrs. Galaksioj de ĉi tiu speco estas nun opiniataj kiel al gravaj por kompreni entute evoluadon de galaksioj, ĉar ili havas malaltan nivelon de kvanto de pezaj elementoj kaj relative altajn nivelojn de gaso, kaj ĉi tiuj kondiĉoj estas opiniataj kiel similaj al tiuj de la plej fruaj galaksioj de la universo. Ili povas prezenti lokan (kaj pro tio pli ĵusan) version de la malhelaj bluaj galaksioj, ekzistantaj en galaksiaj katastroj de malproksima kosmo.
La Magelanaj Nuboj estis iam klasifikitaj kiel malregulaj galaksioj, sed poste en ili estis trovitaj rektokoneksaj spiralaj strukturoj, kaj ili estas reklasifikitaj kiel "SBm" kiu estas speco de rektokoneksa spirala galaksio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.