From Wikipedia, the free encyclopedia
Neĝŝuo (aŭ neĝmarŝilo) estas ilo por promeni aŭ migri sur neĝo, konata delonge en ofte neĝkovritaj regionoj. Ili estas kutime rakedformaj (tial en kelkaj lingvoj ilia nomo estas neĝrakedoj) kaj fiksitaj al kutimaj ŝuoj. La pezo de la persono, kiu portas ilin estas disigita sur pli granda surfaco kaj tial la piedoj malpli enprofundiĝas en la neĝon.
Deveno kaj aĝo de neĝŝuoj estas nekonataj. La greka historiisto kaj filozofo Strabono (ĉ. -63 ĝis ĉ. 24) skribis, ke la loĝantoj de la Kaŭkazo uzis platajn ledojn por ne enprofundiĝi en neĝon, kaj ke armenoj uzis samcele rondajn lignoplatojn. Certas, ke homoj jam antaŭ tre longe uzis neĝŝuojn.
Preskaŭ ĉiu indiĝena tribo de Nord-Ameriko inventis propran tipon de neĝŝuo. La plej simplaj troviĝas plej norde. Inuitoj havas du malsamajn tipojn: unu estas triangula kaj ĉirkaŭ 45 cm longa, la alia ronda. Pli sude la neĝŝuoj iĝas malpli larĝaj kaj longaj, la plej longajn uzis la Cree-indianoj, ili estis preskaŭ 2 metrojn longaj. Kutima neĝŝuo similas al tenisrakedo.
Nur malrapide eŭropanoj akceptis la uzon de neĝŝuoj.
Nuntempe neĝŝuoj estas ĉefe sportaj iloj.
Iliaj avantaĝoj estas:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.