From Wikipedia, the free encyclopedia
Navatalgordo [nabatalGORdo] estas municipo en la sudcentro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Alberĉe kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. La loknomo Navatalgordo estas komprenebla etimologie kiel Altbieno de la Dikulo.
Navatalgordo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05122 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 238 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 12 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40.41-4.8722222222222 [+] | ||
Alto | 1 262 m [+] | ||
Areo | 20 km² (2 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Navatalgordo [+] | |||
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 20 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 243 loĝantojn. Ĝi perdis 1 900 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 48 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Navaquesera, Navalacruz, Navarredondilla, San Juan del Molinillo, Navalosa, Burgohondo kaj Villanueva de Ávila. La municipa teritorio estas montara inter la Valo de rivero Alberĉe kaj la Sierra de Gredos.
En Mezepoko okazis reloĝado ĉirkaŭ la 12-a jarcento. La areo apartenis al la Regno Kastilio. Ĉirkaŭ 1350 Gil Blázquez reloĝigis la nomitajn Navas de Ávila, tio estas Navamorcuende, Nava la Cruz, "Nava el Talgordo", Nava el Moral, Navalosa kaj aliaj.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj. legomoj, perdikoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado (vinproduktado). Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.