From Wikipedia, the free encyclopedia
Navalacruz [nabalaKRUZ] estas municipo en la sudcentro de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Alberĉe kaj al la jurisdikcia teritorio de Avilo, en la centro de la provinco. La loknomo Navalacruz estas komprenebla etimologie kiel Altebenaĵo de la Kruco, kio videblas en ambaŭ flankoj de la blazono.
Navalacruz | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05134 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 218 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40.440277777778-4.9325 [+] | ||
Alto | 1 238 m [+] | ||
Areo | 50 km² (5 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Navalacruz [+] | |||
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 49,89 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 221 loĝantojn. Ĝi perdis 1 000 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 47 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Sotalbo, San Juan del Molinillo, Cepeda la Mora, Navarredondilla, Hoyocasero, Navaquesera kaj Navatalgordo. La municipa teritorio estas montara inter la Sierra de la Paramera norde kaj la Sierra de Gredos sude.
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.