From Wikipedia, the free encyclopedia
La Natura parko Montaro de la Neĝoj (hispane 'parque natural Sierra de las Nieves') estas Natura Parko situanta en la Provinco Malago, (Hispanio), katalogita kiel Biosfera rezervejo, kies plej alta pinto estas Torrecilla je 1.919 super la marnivelo.
Montaro de la Neĝoj | |||
---|---|---|---|
montara sistemo | |||
Alteco | 1 919 msnm | ||
Situo | Provinco Malago, Hispanio | ||
Montaro | Betika Montĉenaro | ||
Elstaraĵo | Torrecilla | ||
Geografia situo | 36° 41′ N, 5° 0′ U (mapo)36.677134-4.996061 | ||
| |||
Mineraloj | Kalko | ||
Ĝi situas en la okcidento de la provinco, proksime al la Sun-Bordo, enhavigita en la geografia areo de la municipoj Alozaina, Casarabonela, El Burgo, Guaro, Istán, Monda, Ojén, Arundo, Tolox, Parauta kaj Yunquera.
En ĝiaj pintoj antaŭ multaj jaroj oni konservis en putoj la neĝon de la vintro por disdoni ĝin dum la somero inter la vilaĝoj kaj urbetoj de la provinco. El ĉi tiu antikva metio venas la nomo de la montaro. Ĝi havas entute 20.163 hektarojn. Temas pri montara teritorio kun profundaj klifoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.