From Wikipedia, the free encyclopedia
Naskitaj sur la Ruino - Okinavo estas romano de Miyamoto Masao, originale verkita en Esperanto. Ĝin eldonis Librejo Pirato el Osako en la jaro 1976.
Naskitaj sur la Ruino - Okinavo | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Miyamoto Masao | |
Eldonjaro | 1976 | |
Urbo | Osaka | |
Eldoninto | Librejo Pirato | |
Paĝoj | 147 | |
Tiu fikcio, bazita sur la vivhistorio de la aŭtoro, temas pri la vivo de Japanaj soldatoj en Usona malliberejo, sur la Okinava Insulo, fine de la Dua Mondmilito.
La heroo, Hamada, estas kaptita kiam li estas soldato sur la insulo Okinavo. Sendita en malliberejon, li provas daŭrigi kaj propagandi siajn kontraŭmilitismajn ideojn ĉe siaj samsortanoj. La rakonto ankaŭ pentras la koncentrejan vivon: kaptado de militfruktoj (ŝteletoj), venĝo kontraŭ la oficiroj pro ilia krueleco, sopiro por la rehejmeniro, strikoj kaj nejustaj punoj...
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.