From Wikipedia, the free encyclopedia
Narmer (aŭ Meneso) estis la unua faraono de la Antikva Egiptio kaj fondinto de la 1a dinastio ĉirkaŭ la 4a jarmilo a.K, en la jaro 3150 a.K. ekiĝante en la Frua Dinastia Periodo de Egiptio (3150 - 2680).
Narmer | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | |||||
Morto | |||||
Tombo | Umm el-Qa'ab (en) vd | ||||
Ŝtataneco | Antikva Egiptio vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Unua egipta dinastio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | suvereno vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kvankam lia identeco estas debatita, la egiptologoj koincidas ankaŭ identigante lin kun la faraono Meneso. La unua faraono nomata 'Meni' en la Reĝa Listo de Abidozo kaj la Reĝolisto de Torino, Men aŭ Min de Herodoto kaj Menes de Tis de Manetono en liaj epitomoj, verkoj de Seksto Julio Afrika, Eŭzebio de Cezareo kaj la monaĥo Georgo Sinkelo.
Menes regis dum 62 jaroj laŭ Seksto Julio Afrika, aŭ 60 jaroj laŭ Herodoto kaj Georgo Sinkelo. Kvankam en la armena versio de Eŭzebio de Cezareo li nur regis 30 jarojn.
Menes estis reĝo de la Supra Egiptio, ebla sukcedanto de Hr skr, Horus Skorpio. Li konkeris Suban Egiption (Nildelto) kaŭ starigis la ĉefurbon en Ineb Hedi "Blanka murego", la estonta Memfiso. Li avancis kun sia armeo trans la landlimoj kaj pereis premita de hipopotamo laŭ Seksto Julio Afrika). La venko de la unua unuiĝo de la Antikva Egiptio restis alegorie registrita en la tiel nomata Paleto de Narmer, laŭ Gardiner.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.