Kvartalo
parto de urbo karakterizata pro ia administra, topografa karaktero From Wikipedia, the free encyclopedia
Kvartalo estas administra teritoria unuo.

Laŭ Francisko Azorín kvartalo estas Parto de urbo karakterizata pro ia administra, topografa, etnografa, karaktero.[1] Li indikas etimologion el la latina quartarius, el quartus (kvarono).[2]
Formale
En Japanio, oni uzas "kvartalo"n por administraj distriktoj (laŭ Esperanto-Japana Vortaro de JEI) vd. kvartaloj de Japanio, specialaj kvartaloj.
Neformale
Kvartalo estus parto de urbo, sed ĝi ne estas administra distrikto. Ĝi estas ia karakteriza parto de la urbo ekz.: komerca kvartalo; la latina (studenta) kvartalo; ĉina kvartalo.
Kutime, kaj laŭ ekdekomenca ideo de la vorto, kvartalo estas parto de urbo limigita per stratoj kaj ne havanta stratojn ene de si. Kaj ĝi estas kvarangula, ĉar stratoj ofte estas perpendikularaj unu al la alia. Pro tio la vorto komenciĝas de la samaj literoj "kvar".
Vidu ankaŭ
Notoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.