nacia parko en Norda Makedonio From Wikipedia, the free encyclopedia
La nacia parko Šar Planina (makedone Национален парк Шар Планина, Nacionalen park Ŝar Planina) estas la plej juna el la naciaj parkoj en Norda Makedonio. Ĝi estis oficiale fondita per leĝo en 2021 fare de la parlamento de Norda Makedonio.[1] La parko protektas montan pejzaĝon sude de la ĉefkresto de la montaro Šar Planina (albane Sharr).[2]
nacia parko Šar Planina | |||
---|---|---|---|
Национален парк Шар Планина | |||
| |||
natura pejzaĝo • nacia parko • protektata areo | |||
Bazaj informoj | |||
Geografia situo | 42° 0′ 0″ N, 20° 45′ 0″ O (mapo)4220.75 | ||
| |||
Alto: | (Maksimume:) Titov Vrv (Титов Врв) 2 747 m | ||
Fondita: | la 1-an de julio 2021 | ||
La nacia parko havas areon de 627 kvadrataj kilometroj.[3] Ĝi situas en la pleja nordokcidento de la lando kaj etendiĝas laŭ la limo kun Kosovo, alte super la ebenaĵo regiono Polog kun la urboj Tetovo kaj Gostivar. La plej alta punkto estas la montopinto Titov Vrv (Титов Врв, "montopinto de Tito" ekde la jaro 1953, antaŭe makedone kaj daŭre bulgare Голем Турчин, Golem Turčin, albane daŭre Turku i Madh, alteco 2747 metroj super la marnivelo).
En la norda respektive okcidenta parto de la montaro en Kosovo estas la nacia parko Sharr, kiu malfermiĝis en 1986. Sudokcidente, aliaj areoj estas protektataj, en Albanio la natura parko Korab-Koritnik, en Norda Makedonio la nacia parko Mavrovo.
La nacia parko estas parto de la Eŭropa verda zono, la plejparte natura limstrio inter la komunistaj nacioj de orienta Eŭropo kaj la nekomunistaj nacioj de okcidenta Eŭropo dum la Malvarma milito, nomata "Fera Kurteno". Multaj endanĝerigitaj bestospecioj trovas ĉi tie rifuĝejon kaj migradan koridoron.[4] En la Šar Planina tio inkluzivas la ege maloftan balkanan linkon, specio de la genro eŭrazia linko.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.