From Wikipedia, the free encyclopedia
Naŭaboj de Bengalio estis la estreca titolo de la regantoj de Bengalio, Biharo kaj Oriso. Inter 1717 kaj 1757, ili funkciis kiel ŝtatestroj de la suverena Princlando Bengalio. Tiu posteno estis establita de la heredaj Nazimoj aŭ Subahdaroj (nome provincaj guberniestroj) de la subahoj (provincoj) de Bengalio dum la regado de la Mogoloj kaj poste iĝis la sendependaj regantoj de la regiono. Siraj ud-Daulah, nome la lasta sendependa Naŭabo de Bengalio estis perfidita en la Batalo de Palaŝi de Mir Jafar. Tiu malvenkis antaŭ la Britoj, kiuj ekkontrolis Bengalion en 1757, instalis Mir Jafar sur la Masnad (trono) kaj setlis kiel politika povo en Bengalio.[1]
En 1765 oni starigis la sistemon de Duobla Regado, per kiu la Naŭaboj regadis je konto de Britoj kaj tiele ili estis marionetoj de la Britoj. En 1772 la sistemo estis nuligita kaj Bengalio venis sub rekta kontrolo de la Britoj. En 1793, kiam la Nizamat (guberniestro) de Naŭabo estis same perdita, ili restis kiel simplaj pensiuloj de la Brita Orienthinda Kompanio.[2][3] La lasta Naŭabo de Bengalio, Mansur Ali Ĥan abdikis la 1an de novembro 1880 favore de sia plej aĝa filo.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.