La Nord-Amerika Somera Kursaro (konata per la mallongigo NASK) estas tri-semajna kurso de Esperanto en diversaj niveloj kiu okazas ĉiujare en Usono, sub aŭspicio de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko. Ĝi estis fondita de Cathy Schulze en Sanfrancisko, Kalifornio en 1970, kaj okazis ĉiujare ĉe Sanfranciska Ŝtata Universitato (SFŜU ) ĝis post ŝia morto. Ellen Eddy transprenis la gvidadon post la morto de Cathy en 1999, kaj post problemoj ĉe SFŜU ŝi trovis novan lokon por la kursaro ĉe la School for International Training en Brattleboro, Vermonto. Ĝi restis tie dum kvin jaroj, de 2002 ĝis 2006. Ekde 2007 ĝi okazis ĉe la Universitato de Kalifornio en San-Diego (UCSD), kaj en 2012, lige kun la tiea jarkongreso de E-USA, ĝi okazis ĉe la Universitato de Teksaso en Dalaso. En 2013, 2015, 2016, 2017 kaj 2018 la kursaron gastigas la Universitato William Peace en Raleigh, Norda Karolino.
Nord-Amerika Somera Kursaro | ||
---|---|---|
Iuj membroj de la kursaro en 1990 | ||
Esperanto-renkontiĝo | ||
Komenco | 1970 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Fondinto(j) | Cathy Schulze vd | |
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo
- NASK kaj LK: unua plonĝo en du grandajn eventojn Arkivigite je 2018-12-11 per la retarkivo Wayback Machine, raporto de Marcus Griep pri NASK 2018, aperinta en Usona Esperantisto 2018:4 (jul-aŭg)
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.