From Wikipedia, the free encyclopedia
Muzika industrio estas la sektoro de la ekonomio kiu okupiĝas pri produktado, eldonado, distribuado, komercado kaj vendado de muzikproduktoj, kiuj povas esti diskoj, registraĵoj, muziklibroj, partituroj, ktp. Pro la populara akcepto de tiaj produktoj, la disvastigo de la industrio forte rilatas al amaskomunikiloj: nome radio (jam en la komenco de la 20a jarcento), televido (dum la dua duono de la 20a jarcento), interreto (komence de la 21a jarcento) ktp.
Muzikeldonejo estas la entrepreno de muzikeldonisto. Muzikeldonejoj disdonas verkojn de la muziko. Ili povas esti subdividitaj en eldonejoj de arta muziko (klasika muziko, ĵazo) kaj tiuj de distra muziko. Muzikeldonejoj de artmuziko mastrumas grandparton de siaj enspezoj el notopresaĵoj resp. paperaj varoj (muzikaĵoj). Kompare kun tio eldonejoj de la distra fako enspezas je pli granda parto per la utiligo de sia muzikoj per radio, televido, kinofilmo kaj scenejo (t.n. prezentorajtoj) aŭ per depagoj de la produktantoj de sonregistraĵoj (t.n. meĥanikaj rajtoj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.