muzeo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Muzeo pri deveno de la specioj (germane Phyletisches Museum) estas tre konata elmontrejo pri darwinismo en pli larĝa senco en Jena, Germanio, Vor dem Neutor nr. 1.
Muzeo pri deveno de la specioj | |||
---|---|---|---|
muzeo de natura historio arkitektura strukturo | |||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Jena | ||
Adreso | Vor dem Neutor 1 | ||
Estiĝo | 28-a de aŭgusto 1907 | ||
Malfermo | 28-a de aŭgusto 1907 | ||
Koordinatoj | 50° 55′ 27″ N, 11° 35′ 1″ O (mapo)50.924211.5836 | ||
| |||
Retpaĝo | http://www.phyletisches-museum.uni-jena.de | ||
La muzeeroj eksplikas al la vizitantoj la historion kaj la teoriojn de evoluismo, klarigas la parencarojn kaj la evoluan historion de la bestoj kaj de la homo.
Ĝin fondis en 1907 la zoologo Ernst Haeckel. La elmontrejo troviĝas en riĉe ornamita konstruaĵo secesistila, kies konstruon ebligis sole donacoj. Ekposedas ĝin en 1908 la Universitato de Jena; en ties kadro ĝi estas parto de la Instituto pri speciala zoologio.
Pojare nombriĝas ĉ. 15.000 vizitantaj lernantoj kaj studentoj: tiu celogrupo utiligas la ekspoziciojn ĉefe kiel komplementon de enlerneja respektive enaltlerneja instruado. Ellaborado de didaktike, estetike kaj remburade bonkvalitaj ekspozicioj necesas kontinue orientiĝi pri aktualaj esplorrezultoj.
La science ne troalttakseblaj kolektoj ricevis la plej malnovajn partojn el la kortego de Vajmaro, kie ekzistis kabinetoj de naturaĵoj ĉ. ekde la 1700-a jaro: inter tio nombriĝas ekzemple la dekstra parto de mandiblo de gronlanda baleno kaj de ties en 1646 kolorŝmirita skapolo.
Fokusoj ĉefaj estas la konservado de vertebruloj kaj senvertebruloj kaj de ties fosilioj. Eminenta elmontra objekto estas ankaŭ la skeleto de t.n. prataŭro elfosita en 1821 en Turingio sub la gvidado de Johann Wolfgang von Goethe mem kaj la historia remburitaĵo de gorilo. Ili venis en la kolektojn muzeajn okaze de la 75-a datreveno naskiĝa de Haeckel.
En akvario kun enhavokapacito de 1.000 litroj montratas belegaj meduzoj. Nedaŭraj ekspozicioj kompletigas la oferton elmontran.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.